Encefalo
El Vikipedio
Encefalo estas ĉiuj organoj, kiujn enfermas la kranio de la vertebruloj. La encefalo konsistas el kvin embriogenezaj partoj diverse evoluintaj laŭ la klasoj:
- telencefalo (tre evoluinta ĉe mamuloj, precipe ĉe homo) (cerebraj heemisferoj)
- diencefalo (talamo, pineala korpo, hipofizo, optika nervo kaj retino)
- mezencefalo (kolikloj, cerebraj pedunkloj)
- metencefalo (cerebelo)
- mjelencefalo (mjela bulbo)
La inflamo de encefalo nomiĝas encefalito. La letargia encefalito estas epidemia infekta malsano, trafante precize la mezencefalon, sed ankaŭ la mjelon kaj periferiajn nervojn. Ĝin karakterizas febro, dormemo kaj diversaj paralizoj. Ĝin kaŭzas ultraviruso.