Arkeo de Noa
El Vikipedio
La arkeo de Noa, laŭ la Biblio, estas ampleksa ŝipo konstruita laŭ la ordo de Dio por savi Noa, sian familion kaj la tutajn animalajn speciojn el baldaŭa tutmonda diluvo. Tiu rakonto troviĝas en la libro de la Genezo de la Hebrea Biblio, ekde ĉapitro 6 ĝis ĉapitro 9.
Laŭ la dokumenta hipotezo, unu el la modernaj skoloj pri teksta kritiko, tiu parto de la Genezo atingis sian definitivan formon nur en la 5-a jarcento a.K., kaj baziĝas sur du antikvaj fontoj, kiuj estas preskaŭ sendependaj de unu la alia. Tiu procezo de progresa firmigo ebligas ekspliki la evidentajn malklaraĵojn aŭ ripetojn en la teksto. Multaj ortodoksaj judoj, konservemaj kristanoj aŭ islamanoj tamen malakceptas tian analizon, kaj rigardas la arkean rakonton kiel aŭtentika. Ili asertas, ke ĝi havis nur unu solan verkiston, kaj ke ĉiun ŝajnan nekoheraĵon oni povas fakte solvi racie.
La biblia rakonto de la arkeo de Noa enhavas similaĵojn kompare kun la sumera mito de la epopeo de Gilgameŝ. Tiu epopeo rakontas kiel antikva reĝo, nomita Utnapiŝtim, estis konsilita de sia dio konstrui ŝipon, en kiu li povis supervivi la diluvon sendita de la dia asembleo. Aliajn versiojn, kvankam iomete malpli similajn, oni povas renkonti ĉe multaj kulturoj tra la tuta mondo. Krome, la arkea rakonto elvokis ĉe la tri abrahamaj religioj abundajn komentojn, kiuj miksis teoriajn argumentadojn, praktikajn problemojn kaj alegoriajn analizojn : la komentariistoj, ekzemple, cerbumis kun ekzakte sama seriozeco pri la evakuado de sterko aŭ pri la arkeo kiel unua simbolo de la Eklezio proponinta savon al humaneco.
Ekde la komenco de la 18-a jarcento, la disvolviĝo de biogeografio kiel nova naturscienco progrese malpliigis la nombron da homoj, kiuj subtenas laŭliteran interpreton de la aventuro de Noa. La bibliaj fundamentistoj, tamen, ankoraŭ traveturadas la regionon de monto Ararat nordoriente de Turkio (malnovtempe Armenio), kie la Biblio asertas ke la arkeo de Noa haltiĝis post la diluvo.