Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
2-a Golfa Milito - Vikipedio

2-a Golfa Milito

El Vikipedio

(La 1-a Golfa Milito okazis de 1980 al 1988 inter Irako kaj Irano.)

(La 3-a Golfa Milito okazis en 2003 inter Usono kaj Irako.)


La 2-a Golfa Milito okazis en 1990 kaj 1991 inter koalicio gvidata de Usono kaj Irako. Oficiala kaŭzo por ĝi estis la aneksado de Kuvajtio fare de Irako. Ĝia rezulto estis venko de la koalicio, kiu tamen rezignis pri plena okupado de Irako.

La 2-a Golfa Milito estis senprecedenca koncerne la implikon de la publiko pere de la amaskomunikiloj.

Enhavo

[redaktu] Antaŭhistorio

Antaŭ la Unua mondmilito Kuvajtio apartenis al la Osmanida imperio kaj estis parto de la tiama provinco Basra. Post la milito okazis rearanĝo de la regiono; Irako kaj Kuvajtio sendependiĝis. Kuvajtio unue estis administrata de Britio kaj poste iĝis monarkio.

Irako ĉiam kontestis la sendependecon de Kuvajtio kaj konsideris ĝin sia 19-a provinco; krome estis disputoj pri la situo de la limo; tamen Irako neniam faris paŝojn por efektivigi sian pretendon. Sed post la 1-a Golfa Milito Irako havis gigantan ŝuldaron en eksterlando, inkluzive ŝuldon de 80 miliardoj da usonaj dolaroj ĉe Kuvajtio. Ĝi esperis altigon de la prezo de nafto por pagi siajn ŝuldojn. Kuvajtio, inverse, altigis la liverkvanton kaj tiel kaŭzis malaltigon de la prezo. Irako postulis malaltigon de la ŝuldoj, dirante ke per sia milito kontraŭ Irano ĝi faris gravan servon al la aliaj arabaj ŝtatoj, precipe Kuvajtio kaj Saŭda Arabio.

Meze de 1990 la intertraktado pri la ŝuldoj stagnis, kaj fine de julio Irako postenigis trupojn ĉe la limo al Kuvajtio kaj petis viziton de usona ambasadoro April Glaspie ĉe prezidento Saddam Hussein. Ŝi deklaris, ke Usono "ne havas opinion pri arabi-arabiaj disputoj" kaj ke ministro "James Baker komisiis niajn oficialajn parolistojn emfazi tiun instrukcion". Saddam Hussein probable konkludis, ke Usono ne enmiksiĝos en la disputon.

[redaktu] La milito

[redaktu] La invado

Je la 2-a de aŭgusto 1990 iraka infanterio eniris Kuvajtion kaj okupis strategiajn poziciojn. Ĝi malpermesis la foriron de eksterlandaj turistoj, kiuj estis kvazaŭ ostaĝoj. Parto de la konkerita teritorio estis aldonita al la provinco de Basra, la resto estis deklarita nova, 19-a provinco.

[redaktu] La rezolucioj

Jam post kelkaj horoj al Monda Sekureca Konsilio decidis rezolucion 660, kiu kondamnis la invadon kaj postulis retiriĝon de Irako. Je la 6-a de aŭgusto sekvis rezolucio 661 kun ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irako. Rezolucio 678 de la 11-a de novembro ultimate postulis retiriĝon ĝis la 15-a de januaro 1991 kaj deklaris "ĉiujn necesajn rimedojn por subteni kaj efektivigi rezolucion 600" jure pravigitaj.

[redaktu] "Dezerta Ŝtormo"

[redaktu] Preparo

Usona prezidento George Bush anoncis militkampanjon "Dezerta Ŝtormo", "resume defendan", kun la celo malhelpi irakan invadon en Saŭdan Arabion. Ne estis iuj indikoj, ke Irako tion intencis; ĝi emfazis, ke ĝi volas nur "sian" provincon.

Usono formis aliancon (koalicion) el 34 landoj kontraŭ Irako: Afganio, Argentino, Aŭstralio, Barejno, Bangladeŝo, Ĉeĥio, Danio, Egiptio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Honduro, Hungario, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajtio, Maroko, Nederlando, Niĝero, Norvegio, Omano, Pakistano, Pollando, Portugalio, Saŭda Arabio, Senegalo, Suda Koreio, Sirio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono mem. Usono disponigis 74 % el la 660.000-persona soldataro.

La kialoj, per kiuj Usono pravigis la militon, variis:

  • sekurigo de la nafto-provizado por la usona ekonomio;
  • puno de kontraŭ-homrajtaj krimoj de Saddam Hussein;
  • prevento de evoluigo de atom-bataliloj aŭ aliaj amas-detruaj bataliloj fare de Saddam Hussein.

Jam post la iraka invado en Kuvajtio en Usono fondiĝis organizaĵo nomata "Civitanoj por Libera Kuvajtio". Ĝi dungis la reklam-agentejon Hill & Knowlton por konvinki Usonon al milito kontraŭ Irako. La agentejo publikigis, ke irakaj soldatoj en la kuvajtia malsanulejo Al Adnan rabis bebo-kovilojn, mortigante la frunaskitajn bebojn. Tion antaŭ la Usona Kongreso atestis "flegistino Najira". La kampanjo, kiu baziĝis sur pure fikcia okazaĵo, efektive konvinkis la kongreson decidi militon.

[redaktu] Aera milito

Je la 16-a de januaro 1991, post forpaso de la ultimato de rezolucio 678, la koalicio deklaris aeran militon kaj je la 17-a de januaro komencis intensan bombadon de Irako. Estis uzita dekoblo de la bataliloj uzitaj en la tuta Dua mondmilito. Rapide la koalicio atingis plenan regadon de la aero kaj ne renkontis seriozan reziston.

Ĉar Irako teknike ne povis rivali la armeojn de la koalicio, ĝi minacis ataki Israelon per venena gaso kaj tiel esperis impliki Israelon en la militon, post kio la aliaj arabaj landoj helpu Irakon. Tio ne funkciis, sed israelanoj devis pasigi plurajn vesperojn kun gasmaskoj pro alarmo pri atako.

[redaktu] Surtera milito

[redaktu] Rezultoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com