Ĥanuka
El Vikipedio
Ĥanuka (Lumfesto - en la hebrea kaj jida [ĥánike] חנוכה) estas juda festo celebrata post la 24-a de kislevo, (variaj tagoj en decembro). Ĝi estas nomata "la festo de lumoj", ĉar ĝi memorigas, kiam oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menora) de la Templo de Jerusalemo, laŭ la libroj pri la Makabeoj (troveblaj en la Septuaginto, sed ne en la hebrea Masora Biblio). Oni manĝas specialajn manĝaĵojn, ludas specialajn ludojn kaj lumigas specialan kandelaron. Male al la sepkandela menora ĝi havas naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu por bruligi la aliajn.
Male al la aserto de kelkaj, Ĥanuka ne iĝis la kristana Kristnasko, kvankam tiu estas proksima tempe; la 25-a de decembro estis origine en mitraismo "la naskiĝtago de la nevenkita suno" (dies natalis solis invicti), kaj la kristana eklezio transformis tiun sunnaskon en kristnaskon.