Ĉelabinsk
El Vikipedio
Ĉeljabinsk (ruse Челябинск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ĉeljabinska provinco.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 75401.
La urbo estis fondita en jaro 1736 je la 13-a de septembro.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1787.
La interurba telefona kodo estas 351, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 55° 09' N, 61° 24' E Mapo.
La urbo estas sur orienta deklivo de suda Uralo, ĉe rivero Miass (Миасс) (baseno de rivero Obj). Alto super la nivelo de maro estas ĉirkaŭ 200 m.
En jaro 1959 la urbo havis 689 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 1077,2 mil loĝantojn kaj estis la oka plej granda urbo en Rusio.
Ĉeljabinsk estas grava centro de maŝinkonstruado (produktado de agrikultura tekniko ktp.). En la urbo estas fervoja stacio (malfermita en 1892) kaj flughaveno.
[redaktu] Historio
La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En 1892 la vivo ĉi tie draste ŝanĝiĝis, ĉar tra Ĉeljabinsk ekiris trajnoj al Siberio. La urbo iĝis grava transportada nodo.
Kresko de industrio estis grave ligita kun la Dua mondmilito, kiam kelkaj gravaj uzinoj estis translokigitaj ĉi tien el eŭropaj regionoj.
[redaktu] Movade
Nuntempe en Ĉeljabink loĝas kelkaj membroj de REU.