Émile Zola
El Vikipedio
Émile ZOLA [emil' zola'] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.
Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Lia artikolo J'accuse (Mi akuzas) en la Dreyfus-afero sekvigis revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus, el kiu rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.
[redaktu] Literaturo
Agostinho da Silva: Vivo de Zola. Tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1946. 107 paĝoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Germinal, romano de Zola.