Konstantino la 1-a de la Romia Imperio
El Vikipedio
Ekzistas ankaŭ la urbo Konstantino (Alĝerio).
Konstantino la Granda, aŭ Konstanteno laŭ PIV2, (272-337) estis imperiestro de la romia imperio dum 324-337. Li leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al Bizanco — Konstantinopolo, helene "Konstantino-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo.
Konstantino ne heredis la imperion: li estis provincestro de Britio kaj Gaŭlio kaj marŝis kontraŭ Romo kun sia armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de rivalantaj generaloj.
Laŭ postaj legendoj, je 312, dum la antaŭvespero de la Batalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la vortojn In hoc signo vinces - "En ĉi tiu signo vi venkos". Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia armeo kaj li venkis. (Multaj el lia soldatoj estis kristanoj). En la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis la orienton.
Kiel junulo, Konstantino servis la Sunon kiel dio kaj havis viziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.
Kvankam Konstantino leĝigis kristanismon, li ne faris ĝin la ŝtata religio -- tio okazis poste en la 4-a jarcento -- kaj ne kontraŭleĝigis paganismon.
Konstantino naskiĝis en Moesia (en la nuna Serbio). Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kiel Sankta Helena.