Trobadoro
El Vikipedio
Okcitana lingvo > Okcitanlingva literaturo < Mezepoko
La Trobadoroj estis mezepokaj lirikaj poetoj (11-a ĝis 13-a jarcento), kiuj originis el Okcitanio kaj kiuj prikantis precipe la amon. Ili kreis la koncepton Fin'amor.
Ili skribis kaj kantis en la okcitana lingvo, kaj la vorto "trobadoro" mem devenas el tiu lingvo. En la okcitana, "trobar" [truba'] signifas "trovi", kaj ankaŭ rilatas al la vorto "tròpa" (esperanto = tropo, vortfiguro). La trobadoro (okcitanlingve : trobador [trubadu']), estas do tiu, kiu "trovas rimojn kaj versojn".
Estis du ĉefaj skoloj por trobadoroj:
- trobar clòs ("trobadori ferme"): Ili serĉis komplikegan kaj nerektan esprimon de konceptoj, uzante abunde metaforon. Tial iliaj tekstoj estas malfacile tradukeblaj.
- trobar leu ("trobadori malpeze").
La trobadoroj havis disĉiplojn en norda Francio (la tielnomataj Trouvères), en Germanio (la Minnesänger) kaj en Italio, kie la fama Danto (Dante Alighieri), eĉ redaktis parteton de sia verko "La Dia Komedio" en la okcitana.
[redaktu] Trobadoroj
- Guilhèm d'Aquitània
- Bernat de BORN
- Rikardo la 1-a de Anglio (Rikardo Leonkora)
- MARCABRUN
- Bernat de Ventadorn
- Pèire VIDAL
- Jacques YVART
Vidu ankaŭ : Okcitana literaturo