Trapo (planto)
El Vikipedio
Mirtaloj (Mirtales) > trapaceae (aŭ trapacoj aŭ onagracoj?)
Trapo estas genro de akvaj herboj, el kiuj la plej konata specio (Trapa natans aŭ kvarkorna trapo; akvonukso) estas eŭropa unujara akva herbo, kun metrolongaj tigoj, portantaj subakve plumforme aranĝitajn radikojn, dum la flosantaj partoj de la tigoj portas rozeton el pufapetiolaj folioj kun unuopaj blankaj floroj kaj kun fruktoj, kiuj estas nigra-brunaj drupoj (aŭ glanofrukto?) havantaj 4 kornformajn elkreskaĵojn. Ties internon oni manĝis krude aŭ kuirite. Ĝi havas kaŝtanguston. Ĝi kreskas en ne- aŭ apenaŭ fluantaj akvoj (ekz. en inundareo).
La kvarkorna trapo estas protektita planto en Hungario.
pliaj specioj
- Trapa bicornis dukorna trapo en Ĉinio
- Trapa bispinosa dudorna trapo en Hindio