Luksemburga lingvo
El Vikipedio
Luksemburga lingvo (Lëtzebuergesch) | ||
---|---|---|
Parolata en: | Luksemburgio, Belgio, Germanio kaj Francio | |
Denaskaj parolantoj: | proksimume 300.000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por: | ? | |
Lingvistika klasifiko: |
Hindeŭropa |
|
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en: | Luksemburgio | |
Reguligita de: | neniu oficiala organizaĵo | |
Skribo: | latina | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | lb | |
ISO 639-2: | ltz (B) | ltz (T) |
SIL: | ? |
La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo estas ĝermana lingvo parolata en Luksemburgio kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon). Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.
La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgio estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.
Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.
[redaktu] Kelkaj frazoj
- Jo. Jes.
- Neen. Ne.
- Villäicht. Eble.
- Moien. Saluton.
- Äddi. Ĝis.
- Merci. Dankon.
- Firwat? Kial?
- Ech weess net. Mi ne scias.
- Watgelift? or Entschëllegt? Mi pardonpetas?
- Fräi. Libera.
- Heem. Hejme.
- Ech. Mi.
- A. Kaj.
- Mäin. Mia.
- Kand. Infano
- Wee. Vojo