Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jogo - Vikipedio

Jogo

El Vikipedio

 Monicca, instruistino de jogo en eka pada raja-kapota-asana, la Pozicio de Kolombo
Pligrandigu
Monicca, instruistino de jogo en eka pada raja-kapota-asana, la Pozicio de Kolombo

Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Hindio, kie ili daŭras esti vibranta kaj vivanta tradicio havante la iluminiĝon kiel celo. Karma Jogo, Bhakti Jogo, Jnana Jogo kaj Raja Jogo taksiĝas kiel la ĉefaj jogoj, sed ekzistas multaj aliaj tipoj.
En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de Hatha Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj ekzercoj.
Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo, Sikhismo kaj Jainismo, kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde.
La termino de jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hindo-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug en la angla yoke aŭ en la rumana jug.
Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano devas esti gvidita al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo.

[redaktu] Praktikado de jogo

Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el Hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, pozicioj por konservi la korpon en bona sanstato, spirita filozofio, instruojn de guruo, kantado de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigo de spiro kaj senmovigo de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj estas ofte adaptitaj por la bezonoj de la nehindaj praktikantoj.
Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel boniga; ĝi plibonigas la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresas al samadhia stato, je kiu la praktikanto havas tutan kontrolon de sia konscio.
La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj. En la diocentrema Hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio. En Budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo profundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado por signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo. La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinda jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca kun la naturo de Dio.
La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (Mokŝa) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (Samsara).

[redaktu] Joga diverseco

Dum la longa historio de jogo, variaj skoloj aperis, kaj ekzistas multnombraj ekzemploj de subdividoj kaj sintezoj. Oftas paroli pri ĉiu formo de jogo kiel "vojo" al iluminiĝo. Tiel, jogo inkluzivas amon kaj sindediĉon (kiel Bhakti Jogo, sindonan laboron (kiel en Karma Jogo), konon kaj distingpovon (kiel en Jnana Jogo), aŭ ok-brakan sistemon de disciplinoj emfazante meditadon (kiel en Raja Jogo).

[redaktu] Originoj

Bildoj de meditantaj jogistoj el la Indusa Valo laŭtakse aĝas 6000-7000 jarojn. La plej fruaj skribitaj tekstoj pri jogo aperas en Rig Veda, kiu estis verkita inter 1500-1200 antaŭ Kristo.
Estas malfacile establi precizan daton de la apero de jogo, ĉar Rig Veda estis transdonita voĉe dum la unua jarmilo. La unua joga traktado datas de la 2-a jarcento AK kaj estis verkita de Patanjali. Ĝi priskribas la aliĝon al la "ok brakoj" (la sumo kiu konsistigas "Ashtanga Jogo"-n) por kvietigi la menson kaj unuiĝi kun la senfino.
La unuaj detalaj priskriboj de la principoj kaj celoj de jogo troviĝas en la Upaniŝadoj, kiuj estis verkitaj inter la oka kaj la kvara jarcentoj AK. En la Upaniŝadoj, ankaŭ nomataj Vedanta, la malnovaj praktikoj de oferdonoj kaj la ceremonioj por pacigi la dioj anstataŭiĝas per nova kompreno ke la homo povas, per ena oferdono, fariĝi unu kun la Supera Estaĵo (aludita kiel BrāhmanMāhātman) per morala kulturo, memregado kaj mensa trejnado.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com