Euronews
El Vikipedio
EuroNews estas televid-kanalo pri eŭropaj informoj kiu lanĉiĝis la 1an de januaro 1993 kaj kies sidejo troviĝas en Ecully en la Liona antaŭurbo. EuroNews traktas la tutan mondan aktulaĵaron laŭ eŭropa vidpunkto. Ĝi profitas la bildojn de aliaj televid-kanaloj, de publikaj kanaloj kiuj havas akciojn en ĝi kaj de ĉefaj gazetar-agentoj.
La partneraj/akciaj televid-kanaloj de Euronews estas (en 2004):
- CT (Ĉeĥio)
- CyBC (Kipro)
- ENTV (Algerio)
- ERT (Grekio)
- ERTT (Tunizio)
- ERTV (Egipto)
- France Télévisions (Francio)
- PBS (Maltio)
- Rai (Italio)
- RTBF (Belgio)
- RTE (Irlando)
- RTP (Portugalio)
- RTR (Rusio)
- RTVE (Hispanio)
- RTVSLO (Slovenio)
- SSR (Svislando)
- TMC (Monako)
- TVR (Rumanio)
- YLE (Finnlando).
En 2005, Euronews disspektiĝas en 7 lingvoj: franca, angla, germana, itala, portugala, hispana kaj rusa. Euronews (internacia) kaj Euronews-Francio estas elsendataj ciferece per la satelito Hot-Bird. Iliaj programoj ankaŭ estas ĉe Astra kaj Hispasat. La kanalo estas plusendata de plejparto de dratoj-reto kaj interreta rapidflua-alir-sistemo (ADSL).
En Ameriko, EuroNews spekteblas en 17 lingvoj per Globecast WTV per la satelito Intelsat Ameriko 5 à 97° okcidenta.