Mallongigo
El Vikipedio
Mallongigo estas maniero litere redoni vorton kaŭ frazon sen komplete skribi ĝin. Oni ne konfuzu tion kun elizioj aŭ vortoj mallongigitaj per slango (ekzemple 'stas por "estas"), ĉar ĉi-kaze ja temas pri buŝaj reduktoj de la vortoj. Ofte mallongigoj uzatas kiel memstaraj nomoj por organizoj:
- TEJO = "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo"
- UEA = "Universala Esperanto-Organizo"
- UNO = UN [uno] = "Unuiĝintaj Nacioj"
Oni povas indiki ankaŭ fonton aŭ fama verko per mallongigo:
- PIV = "Plena Ilustrita Vortaro"
- ReVo = "Reta Vortaro"
- PMEG = "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko"
Kelkfoje mallongigo laŭskribe prononcebla fariĝas memstara vorto (tia mallongigo nomiĝas akronimo):
- nifo = ne-indentigita fluganta objekto
- aboco = alfabeto (laŭ la unuaj tri literoj de la Esperanta aboco: a, b, c)
Jen kelkaj ofte uzataj mallongigoj en Esperanto:
Mallongigo | Tuta(j) vorto(j) |
bv. | bonvolu |
ĉ. | ĉirkaŭ; proksimume |
d-ro | doktoro |
eld. | eldono; eldonejo |
elp. | elparolu; prononcu |
ekskl. | ekskluzive |
ekz-o | ekzemplo |
ekz.; ekz-e | ekzemple |
ekz-ero; ekz-ro | ekzemplero |
Eo; E-o | Esperanto |
E-; Esp- | Esperanto- |
E-isto; Esp-isto | esperantisto |
f-ino | fraŭlino |
g-roj | gesinjoroj |
i.a. | inter aliaj; interalie |
inĝ. | inĝeniero |
inkl. | inkluzive |
k.; & | kaj |
K | kelvino(j); kelvina(j) grado(j) |
k.a. | kaj aliaj |
k.c. | kaj ceteraj |
k-do | kamarado |
k.e.p. | kiel eble plej |
k-io | kompanio |
k.s. | kaj similaj |
kg | kilogramo(j) |
km | kilometro(j) |
kp. | komparu |
kt. | kontraŭ (ekz. en la juraferaj titoloj) |
k.t.p.; ktp. | kaj tiel plu |
L.K.K. | Loka Kongresa Komitato (en Esperanto-aranĝoj) |
mag. | magistro |
mld | miliardo(j) |
mln | miliono(j) |
n-ro | numero |
p. | paĝo(j) |
prez. | prezidanto; prezidento |
prof. | profesoro |
proks. | proksimume |
resp. | respektive |
s-ano | samideano |
s-ino | sinjorino |
s-ro | sinjoro |
t.e. | tio estas; tio signifas |
t.n. | tiel nomita; alnomita |
TTT; ttt | Tut-Tera Teksaĵo |
v.; vd. | vidu |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Artikolo pri la mallongigoj uzataj en babilejo.
- La SMS-slango uzas ankaŭ multon da mallongigoj.
- Listo de 2-literaj kombinaĵoj
- Akronimo
- Neologismo
- Miensimbolo