Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Fonto (gazeto) - Vikipedio

Fonto (gazeto)

El Vikipedio

Por aliaj uzoj de "Fonto", bonvolu vidi Fonto.

Fonto estas titolo de sendependa, beletra monata gazeto (ekde 1980) eldonata en Chapecó (Brazilo) de Gersi Alfredo Bays.

En oktobro 1980 aperis la unua numero; pro la klimata malsameco inter la norda kaj suda hemisferoj, Gersi Alfredo Bays supozis, ke eblos eluzi tion: se la homoj ne devos pagi la abonon ekde la komenco de januaro, same kiel multaj jam faras pri pluraj aliaj revuoj kaj gazetoj, eble oni pli facile iros al la nova revuo. Ekde la sesa jarkolekto, tamen, ankaŭ Fonto sekvas la kutimajn indikojn: de januaro ĝis decembro.

Iamaniere la revuo estis lanĉita kun la intenco diskonigi la librojn eldonatajn de la samnoma eldonejo. En 1980, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l' fama Portugala poeto Luís de Camões, Fonto aperigis lian epopeon "La Luzidoj" en la bela traduko de Leopoldo H. Knoedt. Depost tiam aperis pli ol 120 (ĉefe beletraj) verkoj ĉe la eldonejo, kaj originalaj kaj tradukaj. El la ne-beletraj verkoj tie aperintaj eble la plej fama estas "Gerda Malaperis!" de Claude Piron.

La revuo komence estis redaktata de William Auld, kiu samtempe grave konsilis la eldoniston pri aperigado de novaj beletre valoraj libroj. Kiam William Auld subite ĉesis sian kunlaboron, ekde julio 1987 Gersi Alfredo Bays iom da tempo redaktis la revuon, sed jam ekde la nova jaro ekredaktis la revuon Daniel Luez en Francio (1988-1992); depost 1993 la revuon redaktas Gerrit Berveling en Nederlando.

Laŭ amplekso jam delonge Fonto estas rekorda en Esperantujo: sur ĝiaj miloj da paĝoj en 310 numeroj tra 26 jaroj aperis miloj da originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj: poezio, prozo, teatro, eseo... Multaj da aŭtoroj siatempe debutis sur ĝiaj paĝoj.

Bedaŭrinde eldonisto kaj redaktoro de Fonto sin vidas devigitaj interrompi la aperadon de la revuo por 2007. Por la Esperantlingva kulturo tio certe estas grava perdo. Pluraj aliaj revuoj ja de temp' al tempo ankaŭ aperigas literaturon, sed - male al Fonto - tio kutime ne estas ilia ĉefa enhavo. Krom tio Fonto estas delonge la sola sendependa periodaĵo pure literatura en Esperanto. Tio klare videblas jam nur el kelkaj nomoj: aperis sur ĝiaj paĝoj kontribuaĵoj de sendiskriminacie kiu ajn literatura skolo (ni diru: de Rikardo Ŝulco ĝis Reinhard Haupenthal, de Jorge Camacho ĝis Vinko Oŝlak, k.m.a.). Dum la lastaj jaroj la revuo pli emfaze enfukusigis ankaŭ verkaĵojn de ekstereŭropaj talentuloj, kiujn en Eŭropo tro facile oni emas pretervidi: Probal Daŝgupta, Shi Chengtai, Mao Zifu, Yamasaki Seikô, Dao Anh Kha, Guozhu k.s.

Ekde 1986 jam multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke se eble ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne povis trovi lokon en la revuo, sed kutime ĉio aperis. La premiitaj verkoj kutime plenigas du ĝis kvar tutajn numerojn jare.

De tempo al tempo, depost multaj jaroj, foje informoj de EVA (Esperantlingva Verkisto Asocio) aperas en la revuo.


Samtempe ĝi estas eldonejo (vidu Fonto (eldonejo)), kiu eldonis jam serion da tre gravaj verkoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com