Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Al-Ĝazira - Vikipedio

Al-Ĝazira

El Vikipedio

Al-Ĝazira (arabe: الجزيرة "La insulo" aŭ "La araba duoninsulo"), angle skribita Al Jazeera, estas araba televidstacio kun sidloko en Kataro. Al-Ĝazira celas esti la unua politike sendependa televidostacio de Okcidenta Azio.

La stacio ekfunkciis fine de la jaro 1996. Kvankam Al-Ĝazira estas la plej populara stacio inter la arabaj landoj, ĝi estas ofte kritikita far Usono, ĉar laŭ tiuj la stacio ne estis sufiĉe kritikema al Saddam HusseinUsama bin Laden. Sed ankaŭ dume kelkaj arabaj spektantoj kritikis la stacion, ĉar oni permesis aperigi israelajn oficistojn surekrane.

Usono akuzis Al-Ĝazira-on dum la Tria Golfmilito, ĉar oni prezentis usonajn militkaptitojn tiel kontraŭagante la Ĝenevan Konvencion (kiun Usono poste plurfoje kontraŭagis mem).

En januaro 2003, la angla BBC subskribis kontrakton kun Al-Ĝazira pri ŝanĝo de informoj kaj filmmaterialoj. En marto 2003, la stacio startis per anglalingva versio surrete. Ekde 4-a de marto 2003 estas malpermesite por al-Ĝazira kaj aliaj televidstacioj raporti el la Novjorka Borso, "pro sekurecaj kialoj".

La 8-an de aprilo 2003, la buroo de la stacio en Bagdado estis trafita per bomboj, kvankam Usono precize konis ties situon. Unu riportisto mortis. (Simila atako okazis kontraŭ la Kabula buroo dum la Usona milito kontraŭ Afganistano en 2001).

La 23-an de septembro 2003, la iraka registara konsilio malpermesis al al-Ĝazira kaj Al-Arabija je 2 semajnoj la sciigon pri la registara agado, pro probabla apogo de atakoj kontraŭ anoj de registara konsilio. Multaj atakas la televidstacion pro la prezento de la liberecbatalantoj kaj teroristoj, tial la iraka registaro malpermesis la agadon de la Al-Ĝazira en Irako en aŭgusto 2004 por 1 monato, kion oni plilongigis en septembro por nedifinita tempo. La usonaj okupantoj radias anstataŭ tio la arablingvan televidon El Hurra.

La televido ekas programon en la angla lingvo (15-an de novembro 2006). Angla viva versio estas spektebla eĉ sur la interreto.

(Rimarkigo: "Al-Ĝazira" ja signifas arabe "la insulo", sed ĝi historie povas rilati ankaŭ al la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso (Mezopotamio), kiuj sur la Araba Duoninsulo tiom proksimiĝas, ke ili preskaŭ formas insulon.)

[redaktu] retaj ligoj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://english.aljazeera.net/HomePage
•  http://www.friendsofaljazeera.org


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com