Subdistrikto Vechta
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
La subdistrikto Vechta (aŭtokodo VEC) situas en norda Germanio, 30 ĝis 70 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio.
La regiono estas kampara, kaj agrikulturo - precipe bestobredado kaj la prilaboro de viando - estas la ĉefa industrio. Bicikli tra la vastaj kampoj kaj marĉoj, de vilaĝo al vilaĝo, preter parte pitoreskaj trabfakaj farmbienoj, agrablas, ĉar krom montetaro en la sudo de la subdistrikto (la "Montoj de Damme", kun plej alta monto de 146 metroj), la regiono estas komplete ebena.
Plurloke, precipe impone en la nordo de la subdistrikto ĉe vilaĝo Visbek , troviĝas monolitaj tomboj el la ŝtonepoko. En la sud-oriento de la subdistrikto etendiĝas la lago "Dümmer", la dua plej granda lago de Malsupra Saksio, kun bordo de 18 kilometroj, kiun eblas sporte ĉirkaŭpromeni, sed ĉefe uzi por velado kaj alispeca boatado - ne tre danĝeras, se pro troa vento boato subakviĝas, ĉar preskaŭ nenie la vasta lago profundas pli ol 150 centimetrojn. Vintre, kompreneble eblas glitkuri (sketi).
El Mühlen, parto de la komunumo Steinfeld, venas aparte sporte sukcesaj ĉevaloj kaj rajdistoj, kiuj gajnis plurajn olimpikajn medalojn.
Enhavo |
[redaktu] Trafiko
La aŭtoŝoseo A 1 ligas la regionon sude al Nordrejn-Vestfalio ĝis Kolonjo, kaj norde al Bremeno, Hamburgo kaj Ŝlesvig-Holstinio. 30 kilometrojn sude, proksime de Osnabrück la aŭtoŝoseo A 30 ligas okcidente al Nederlando kaj oriente al aŭtoŝoseo A 2 kaj plu al Hanovro kaj Berlino.
Trajna linio ligas norde al Delmenhorst proksime de Bremeno, kaj sude al Osnabrück.
[redaktu] Urboj kaj aliaj komunumoj
(inter krampoj enloĝantoj laŭ stato de junio 2005)
- Bakum (5.712)
- Damme, urbo (16.162)
- Dinklage, urbo (12.631)
- Goldenstedt [GOLDNŝtet](10.124)
- Holdorf (6.505)
- Lohne, urbo (25.368)
- Neuenkirchen-Vörden [Nojenkirĥn-FERdn] (8.045)
- Steinfeld [ŜTAJNfelt] (9.437)
- Vechta [FEĤta], urbo (31.243)
- Visbek [FISbek] (11.568)
[redaktu] Esperanto en la regiono
Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la subdistrikto, kaj kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis el Damme, Steinfeld-Mühlen kaj Lohne. Fine de 1978 la Internacia Seminario de GEJ okazis en urboparto de Damme, du grandaj someraj tendaroj en Lohne, dum 1984 internacia seminario pri Ludado en Goldenstedt, inter 1984 kaj 1986 la eŭropa junulara bulteno "Koncize" redaktiĝis en la subdistrikto, kaj dum 1989 tridek junaj biciklantoj de BEMI survoje al la IJK en Kerkrade (Nederlando) gastis en Damme kaj havis akcepton en la urbodomo. Dum pluraj jaroj en kvin komunumoj ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ, unu el ili en vilaĝo Langförden (parto de urbo Vechta), kiu eĉ ne havas 5.000 enloĝantojn. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.