Sojuz
El Vikipedio
Sojuz estas serio de sovetaj/rusiaj homaj kosmoŝipoj, lanĉita en 1967. Kosmoŝipo de tipo Sojuz kapablas transporti tri homojn.
La kosmoŝipoj de serio Sojuz (ruse: Союз "unio") trairis evoluon de pluraj generacioj:
- Sojuz: 39 lanĉoj; unua en 1967, lasta en 1980
- Sojuz T: 15 lanĉoj; 1980–1986
- Sojuz TM: 33 lanĉoj; 1987–2002
- Sojuz TMA: funkcikapabla ek de 2002; kompare al modelo TM ĝi necesigas tre malmulte da aktivado de la stiristo
La raketoj, kiuj portas la kosmoŝipojn, origine ne ricevis propran nomon; tial oni nun uzas la nomon "Sojuz" ankaŭ por ili.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: