Konscio
El Vikipedio
Konscio estas la kapablo fari spertojn kaj akiri kaj interrilatigi sciojn. En pli strikta senco, foje nomata mem-konscio, ĝi inkluzivas la kapablon ekkoni la propran ekziston, kompreni sin kiel individuon kaj distingi sin de la cetera mondo.
Ĝenerale oni opinias, ke la iom kompleksaj bestoj (granda parto de la vertebruloj) havas konscion. Multaj rezervas la memkonscion al la homo, kvankam eksperimentoj montras, ke almenaŭ kelkaj aliaj primatoj havas specon de memkonscio.
Ĝenerale akceptata ekzakta difino de la termino, kiu ebligus ĝian traktadon ekzemple en la kampo de artefarita inteligenteco, ĝis nun ne ekzistas. Tamen la koncepto akiris certan signifon en la kvantuma fiziko, kiu en sia "interpreto de Göttingen" atribuas al la "konscia observado" efikon al okazaĵoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.