Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pavel Popoviĉ - Vikipedio

Pavel Popoviĉ

El Vikipedio

Pavel Romanoviĉ POPOVIĈ (ruse: Павел Романович ПОПОВИЧ; naskiĝis la 5-an de oktobro 1930 en Uzin en Kieva provinco) estas rusia kosmonaŭto.

Dum jaroj de la dua mondmilito li estis en teritorio, kiu estis okupita per la faŝistaj trupoj. Nur post alveno de la sovetiaj trupoj lernejoj estis malfermitaj kaj li sukcesis daŭrigi lernadon. Pro malfacila vivo Pavel, ne lasante la lernejon, komencis labori kiel helpanto de kaldronisto en uzino, kie laboris lia patro. Baldaŭ li estis akceptita en metian lernejon en Belaja Cerkov.

En jaro 1947 li ricevis kvalifikon de meblisto kaj samtempe finis sepan klason de vespera lernejo. Samjare li aniĝis en industria tekniklernejo de Magnitogorsk. Samtempe kun lernado li okupiĝis en aeroklubo. En jaro 1951 li finis la tekniklernejon, ricevinte diplomon de teknikisto-konstruisto, kaj finis la aeroklubon. En jaroj 1951-1954 li studis en milita aviadlernejo en Kaĉinsk. Poste li servis en formacioj de militaviadaj fortoj de Sovetunio.

En jaro 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj en ŝipoj de tipo "Vostok". De la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1962 li faris sian unuan flugon en ŝipo "Vostok-4". Unuafoje estis plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj. Daŭro de la flugo estis 2 diurnoj 22 horoj 57 minutoj. Post la unua flugo li kontinuis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, trairis preparadon al flugo laŭ la sovetia luna programo, kaj post ĝia malfermo prepariĝis al flugoj en ŝipoj de tipo "Sojuz" kaj en orbita stacio de tipo "Almaz". Sen interrompo de la ĉefa laboro li finis en jaro 1968 militaviadan inĝenieran akademion.

De la 3-a ĝis la 19-a de julio 1974 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-14" kaj orbita stacio "Salut-3". Tio estis unua flugo sur orbita stacio, havanta pure militan karakteron. La flugo daŭris dum 15 diurnoj 17 horoj 30 minutoj 28 sekundoj. Per la du vojaĝoj en la kosmon li flugis dum 18 diurnoj 16 horoj 27 minutoj 28 sekundoj. En jaro 1977 li disertadis kaj ricevis gradon de kandidato pri teknikaj sciencoj.

En jaroj 1980-1989 li laboris kiel vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. En jaro 1989 li estis elektita kiel direktoro de sciencoindustria kartelo, ligita kun esplorado de sino de tero. Ekde jaro 1992 li estas direktoro de Rusia instituto de teromonitorado. Li estis deputito de Supera Konsilio de Ukrainio de la 6-a ĝis la 11-a kunvoko.

Li estas dufoje promociita kiel Heroo de Sovetunio, havis du ordenojn de Lenin, ordenon de Ruĝa Stelo kaj medalojn.


La unua versio de ĉi tiu artikolo estis farita surbaze de http://kosmonauxtiko.narod.ru laŭ permeso de la aŭtoro.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com