Naturkatastrofo
El Vikipedio
Naturkatastrofo estas subita, grandskala okazaĵo en la naturo sur Tero, kiu abrupte ŝanĝas la medion tiel ke multaj vivaĵoj mortas (ĉu tuj, ĉu iom post iom pro la ŝanĝo).
Ekzemploj de naturkatastrofoj estas meteorŝtonoj, cunamoj, tertremoj kaj diluvoj, sed ili povas ankaŭ esti uraganoj, lavangoj aŭ eĉ simple sekega vetero.
[redaktu] Listo de la plej grandaj historiaj naturkatastrofoj laŭ nombro de mortigitaj homoj
23-an de januaro 1556 | Shaanxi-provinco, Ĉinio | Tertremo mortigis 830 000. |
28-a de julio, 1976 | Tangshan, Ĉinio | Ĉina registaro raportis 242 000 mortintojn. Usonaj geologiaj institutoj taksis la veran nombron je plej verŝajne 655 000. |
1642 | Ĉinio | Diko detruiĝis. 300 000 dronis. |
26-a de decembro, 2004 | Sud-okcidenta Azio | Tertremo sekvata de cunamo mortigis almenaŭ 280 000. |
13-a de novembro, 1970 | Orient-Pakistano | 200 000 mortintoj trovitaj post cunamo kaŭzita de ciklono. Pli ol 100 000 aliaj malaperis. |
9-a de aŭgosto, 1138 | Aleppo, Sirio | Tertremo mortigis 230 000. |
22-a de decembro, 856 | Damghan, Irano | Tertremo mortigis 200 000. |
16-a de decembro, 1920 | Jiangsu (Gansu)-provinco, Ĉinio | Tertremo je 8,6 mortigis 200 000. |
22-a de majo, 1927 | Kansu, Ĉinio | Tertremo je 7,9 mortigis 200 000. |
23-a de majo, 893 | Ardabil, Irano | Tertremo mortigis 150 000. |
1-a de septembro, 1923 | Kwanto, Japanio | Tertremo je 7,9 mortigas 142 000 kaj detruigas trinonon de Tokio. |
30-a de aprilo, 1991 | Bangladesh | Ciklono mortigis 131 000. |
5-a de oktobro, 1948 | Ashgabat, Turkmenistano | Tertremo je 7,3 mortigis 110 000. |
1228 | Nederlando | 100 000 dronis pro inundo en Frieslando. |