Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Uragano - Vikipedio

Uragano

El Vikipedio

La uragano Katrina en aŭgusto 2005
Pligrandigu
La uragano Katrina en aŭgusto 2005

Uragano estas granda, fortega, tropika ciklono, kun ventoj kirle vojaĝante po pli ol 119 k/h. Uraganoj naskiĝas en la varmaj akvoj de la oceanoj kaj maroj, kaj povas fari grandan detruon kiam ili trafas landon, forblovante konstruaĵojn, arbojn, kaj kunportante torentajn pluvegojn kiuj siavice ofte kreas inundojn.

La vorto "uragano" devenas de "Hurikan", la Kariba dio de malbono. Tiu ĉi nomo mem devenis de "Hurakan" unu el la Majaaj kreinto-dioj, kiu blovis lian spiron trans la Ĥaosa Akvo kaj malkovris la teron.

Je la tuta mondo estas ĉiujare 80-90 tropikaj ŝtormoj; ĉirkaŭ 2/3 de tiuj ŝtormoj evoluas ĝis uragano. Je la Nord-Atlantika Oceano la nombro de tropikaj ŝtormoj varias inter 4 (1983) ĝis 21 (1933); averaĝe temas pri 10.

Enhavo

[redaktu] Skalo de Saffir kaj Simpson

La meteologio uzas la skalon de Saffir kaj Simpson por klasifi uraganojn. Ĉiuj tropikaj ŝtormoj estas danĝeraj, sed kelkaj tamen estas pli danĝeraj ol aliaj. Por prepariĝi je eventuala damaĝo, oni kreis klasifon por distingi inter fortegaj kaj detruigaj uraganoj. La skalon redaktis en 1969 konsilanto Herbert Saffir, specialisto pri ŝtorma damaĝo je konstruaĵoj, kaj Bob Simpson, direktoro de la National Hurricane Centre.

La skalo estas uzita por povi taksi la damaĝon kiam uragano atingas la marbordon. Uragano de klasoj 2, 3, 4 kaj 5 estas respektive 10, 50 100 kaj 250 pli damaĝiga ol la malforta klaso 1. Cetere la damaĝo je certa loko ankaŭ dependas de diversaj faktoroj, kiel la distanco inter la regiono kun la plej alta ventorapideco, la konstru-priskriboj surlokaj, ĉu estas vegetaraĵoj aŭ ne kaj ĉu ekestas inundoj.

Ne estas rilato inter la amplekso de tropika ciklono kaj ĝia damaĝiga potencialo; ekzemple la tre forta uragano Andrew de 1992, klaso 4 je la skalo de Saffir-Simpson, estis relative malgranda.

[redaktu] Klasoj

  • Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore. Atendita damaĝo: malmulte da.
  • Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometojn hore. Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj.
  • Klaso 3: forto ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 208 kilometojn hore. Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj.
  • Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 209 kaj 248 kilometojn hore. Tegmentoj estas forblovitaj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj. Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992.
  • Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 248 kilometrojn hore. Preskaŭ ĉio estas forblovita, estas grava damaĝoj je konstruaĵoj kaj la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj. Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998, Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.

[redaktu] Sezono de uraganoj

Plej multaj tropikaj ciklonoj, tie nomitaj uraganoj, okazas en la monatoj aŭgusto, septembro kaj oktobro. La sezono estas limigita dank'al unu el la kondiĉoj de la ekesto de tropikaj ciklonoj: la temperaturo de la mara akvo devas esti minimume 26 gradojn Celcius varma.

Ankaŭ por partoj de la Pacifika Oceano kaj la nordo de la Hinda Oceano validas uragana sezono, sed ekzistas areoj kie ciklonoj dum la tuta jaro okazas. Je la fino de la somero ofte la idealaj kondiĉoj por uraganoj ekestas en la Kariba Maro, okcidente de Meksiko, kaj en la proksimeco de la Filipinoj.

[redaktu] Damaĝoj pro uraganoj

Plej multe da damaĝo okazas en la momento kiam tropika ŝtormo atingas la marbordon. Plej ofte cunamoj, ĝis 6 metrojn altajn, kaŭzas plej multajn viktimojn.

Je la 7a de oktobro 1737 en la Golfo de Bengalo ciklono viktimigis kvarona miliono da homoj. Precipe en la regiono de Bangladeŝo la danĝero estas tre granda. En 1970 okazis katastrofo kiu laŭ certaj fontoj mortigis 300 000 homojn.

En Usono la damaĝoj ĝis nun superis la atendon. Parte tion kaŭzas la korektaj veterprognozoj dank'al al vetersatelitoj, la efika komunikado kaj la entempaj evakuoj, sed tamen ankaŭ ludas bonŝanco: relative malmulte da uraganoj pasis en regionoj kie loĝas multaj homoj. Katastrofo en Usono absolute ne estas ekskludigebla.

Je la 29-a de aŭgusto 2005 la uragano Katrina kaŭzis multege da damaĝo en la usonaj ŝtatoj Luiziano, Alabama kaj Mississippi. Precipe la urboj Biloxi, Nov-Orleano kaj Mobile suferis. Al pli ol unu miliono da homoj mankas elektro kaj la unuaj mesaĝoj mencias pli ol 80 mortintoj.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com