Timişoara
El Vikipedio
Timişoara [timiŝŭara] (hungare: Temesvár; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar) estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiş. Situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de Bucureşti. Loĝantaro: 1910 72 mil 555 (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 334 mil 115 (82% rumanoj, 9,5% hungaroj, 4% germanoj 2% serboj). Unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio. Oni aligis al ĝi Freidorf.
En Timişoara komenciĝis, je la 16-a de decembro 1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timişoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceauşescu.
Koordinatoj: 45° 45' N, 21° 13' E Mapo
En Timişoara naskiĝis Johnny WEISSMÜLLER, mortis Gábor Bálint.
[redaktu] Esperanto
En Timişoara troviĝas la sidejo de la Asocio de Esperanto en Rumanio kaj de RumEJA. En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Jenaj urboj havas ĝemelecon kun Timişoara:
- Faenza (Italio)
- Gera (Germanio)
- Karlsruhe (Germanio)
- Mulhouse (Francio)
- Rueil-Malmaison (Francio)
- Szeged (Hungario)
- Sassari (Italio)
- Treviso (Italio)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Administracia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto
- Urbomapo
- Nuntempa artkolektaĵo en Lăzarea
- Nomlisto de hungaraj artistoj en Rumanio
- Fotoj de la urbo: placo de la Unueco, ortodoksa katedralo, katolikaj preĝejoj ktp.