MESSENGER
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Travido
MESSENGER (MErcury Surface, Space ENvironment, GEochemistry and Ranging) estas NASA-sondilo ene de la Discovery-programoj, startis la 3-an de aŭgusto 2004 al Merkuro. La lanĉo originale estasi planita je printempo de 2004, sed estis prokrastita pro diversaj teĥnikaj kialoj.
La sondilo estis eklanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 je 02:15:56 loka tempo, de la kosmodromo Cape Canaveral tra 15-taga startfenestro, kiu malfermiĝis la 30-an de julio 2004. Kiel Portanta raketo estis uzata Delta II.
[redaktu] Flugvojo/trajektorio
- 3-a de aŭgusto 2004: starto
- 1-a de aŭgusto 2005: unua svingo ĉe Tero en alto de 2842 km
- 24-a de oktobro 2006: dua svingo ĉe Venuso en alto de 3612 km
- 6-a de junio 2007: tria svingo ĉe Venuso en alto de 300 km
- 15-a de januaro 2008: 4-a svingo ĉe Merkuro en alto de 200 km
- 6-a de oktobro 2008: 5-a svingo ĉe Merkuro en alto de 200 km
- 30-a de septembro 2009: 6-a svingo ĉe Merkuro en alto de 200 km
- 18-a de marto 2011: orbitiĝo ĉirkaŭ la Merkuro sur ovala vojo
- 14-a de junio 2011: korekturo de ovala al cirkla orbito
- marto 2012: planita fino de la projekto
[redaktu] Taskoj
- Esploro de geologia kaj tektonika historio de Merkuro
- Esploro de magneta kampo.
- Esploro de atmosfero kaj polusoj de Merkuro (supozeble troviĝas glacio ĉe la polusoj)
[redaktu] Iloj
- Mercury Dual Imaging System (MDIS)
- Tiu aparato konsistas el 2 fotiloj, kiuj la Merkuron esploras en diversaj spektroj kaj kolektas informojn pri la topografio.
- Gamma-Ray and Neutron Spectrometer (GRNS)
- Per tiu ilo oni ekzamenas la konsiston de Merkuro kaj serĉas per ili glacion ĉe la polusoj.
- Magnetometer (MAG)
- La magnetometro ekzamenas la magnetan kampon de Merkuro.
- Mercury Laser Altimeter (MLA)
- enhavas laseron, kies irtempon de la sondilo al la planedo kaj reen oni mezuras, tiel MLA donas topografiajn sciojn pri Merkuro. (En 1971 oni ekkonis nur 45 % de la Merkur-surfaco.
- Mercury Atmospheric and Surface Composition Spectrometer (MASCS)
- Tiu spektrometro esploras la konsiston de la atmosfero.
- Energetic Particle and Plasma Spectrometer (EPPS)
- EPPS mezuras la kvaliton kaj oftecon de la ŝargitaj korpetoj kiel elektronoj kaj diversaj jonoj en la magneta kampo de Merkuro.
- X-Ray Spectrometer (XRS)
- Gama- kaj Rentgen-radiado de la Suno povas efiki sur la Merkur-surfaco je elementoj, ellasi Rentgen-radiadon en eta energio. XRS esploras tiujn spurojn kaj povas rekalkuli al konsisto de la planedo.
- Radio Science (RS)
- RS mezuras la etajn ŝanĝiĝojn de la orbito pro Doppler-fenomeno. El tiu informo oni konkludas al masodivido de Merkuro.
La tuta projekto kostas 427 milionojn da dolaroj.
[redaktu] Vidu
- Bepi Colombo
[redaktu] retligoj
- NSSDC Master Catalog: MESSENGER (angla)
- Oficiala Paĝo de MESSENGER (angla)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.nasa.gov/mission_pages/messenger/main
- http://www.nasa.gov/mission_pages/messenger/main/index.html