Marin Marais
El Vikipedio
Marin MARAIS (Naskiĝis la 31-an de majo 1656, en Parizo, Francio, mortis la 15-an de aŭgusto, 1728, Parizo, Francio) estis lernanto de LULLY kaj de la praviolino ludisto SAINTE-COLOMBE. Li dungiĝis kiel muzikisto en 1676 al la reĝa korto de Versajlo. Li sukcesis tre bone kiel korta muzikisto, kaj en 1679 estis nomumita ordinaire de la chambre du roy pour la viole (ordinaro de la ĉambro de la reĝo por la praviolino). Li konservis tiun ĉi titolon ĝis 1725.
Li estis majstro de la viola da gamba (praviolino), kaj tre elstara Franca komponisto de praviolina muziko. Li verkis kvin librojn de Pièces de violes (verkoj por praviolinoj) por ĉi tiu instrumento, generale suitojn kun konstanta baso. Ili estis tre popularaj en la korto, kaj dank'al ili li famiĝis ankoraŭ dumvive kiel tiu, kiu "fondis kaj forte establis la imperion de la praviolino" (Hubert le Blanc, 1740). Inter liaj aliaj verkoj troviĝasoperoj, ekzemple Alcione (1706), fama pro ĝia tempesta sceno.
La figuro de Marin Marais estis la centra karaktero en la filmo Tout les Matins du Monde (Tuto la Matenoj de la Mondo) bildiganta la vivon de SAINTE-COLOMBE, kaj la muziko de MARAIS konsistigas elstaran trajton en tiu ĉi filmo. Iu el liaj plej longaj kaj plej famaj muzikverkoj, Sonnerie du Ste Genevieve du Mont de Paris (Sonoranta Sanktan Ĝenevivon de Monto de Parizo) (1720) aŭskulteblas en la menciita filmo same kiel elektronika versio en la kulta klasiko Likva Ĉielo (angle: Liquid Sky). Faksimilojn de ĉiuj kvin libroj de Pièces de violes (Verkoj por praviolinoj) eldonis Éditions J.M. FUZEAU.