M. C. Escher
El Vikipedio
Maurits Cornelis ESCHER naskiĝis je la 17-a de junio 1898 en Leeuwarden kaj mortis je la 27-a de marto 1972 en Hilversum. Li estis nederlanda artisto, kiu tre konatiĝis per siaj ligno- kaj ŝton-gravuraĵoj (litografioj).
Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn de perspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute no povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis la kovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kaheladon). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio -- sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estas memportreto.
La usona sciencisto kaj verkisto Douglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher, Bach – an eternal golden braid", emfazante la mem-referencojn en liaj bildoj.
Kompreneble la bildoj de Escher estas sub kopirajto, do nur en 2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.mcescher.com
- http://www.worldofescher.com
- http://escherdroste.math.leidenuniv.nl
- http://www.escherinhetpaleis.nl