Lupfantomo
El Vikipedio
En la folkloro, lupfantomo (aŭ homlupo, likantropo) estas homo kiu havas la povon iĝi lupo. Laŭ la plej multaj rakontoj, la lupfantomo lupiĝas nokte kaj atakas aliajn homojn, sed tage eĉ ne memoras pri tio. Laŭ moderna populara kulturo (literatura kaj kina), la atakitoj ankaŭ povas lupiĝi dum plena luno kaj oni povas mortigi lupfantomon nur per arĝenta kuglo.
Lupfantomo estas tre populara eŭropa folklora estulo. Eĉ en landojn kie ne estas veraj lupoj, kiel Brazilo, eŭropaj koloniistoj portis tiun legendon. Laŭ brazila versio, lupfantomo estas la sepa vira filo, post sep filinoj de unu virino. Por liberigi lin de malbeno, oni devas vundi lin per rozdorno kolektita en tombejo ĉe noktomezo. En Brazilo, kompreneble, li ne estas lupo, sed "granda hundo".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Vampiro
- germana petola poemo de Morgenstern pri lupfantomo kun tradukoj kolektitaj de Bertilo Wennergren
- Homlupa ludo