Luis de Góngora
El Vikipedio
Luis de Góngora (naskiĝis la 11-an de julio 1561, mortis la 24-an de majo 1627) estas unu el la tri plej famaj hispanaj poetoj en la 17-a jarcento kune kun Lope de Vega kaj Francisco de Quevedo.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Li naskiĝis en Kordovo kaj studentis en Salamanko. Kvankam lia profesio estis pastra, li ne sentis pasion pro tio, sed pro poezio. Li ĝuis mezgravan postenon en la kordova katedralanaro, sed ankaŭ vojaĝis kaj loĝis eĉ en Madrido kiel mezgravuloj kiuj pordemandis pli altajn postenojn (kiel Cervantes). Li suferis malamikecojn pro diversaj kialoj ĉu monaj ĉu literaturaj. La akuzoj frapis lin des pli ke li estis iome nedeca pastro (nekredanto, kartoludanto, ktp.) kaj krome juddevena, kion profitis liaj literatiraj rivaloj kiel Quevedo, Lope de Vega kaj aliaj.
[redaktu] Stilo
Dum la baroka epoko (17-a jarcento en Hispanio) la plej granda parto kaj de la verkistoj kaj de la legantoj estis duonigita en du skoloj: preciozismo kaj konceptismo. Ambaŭ skoloj estis baroke komplikaj kaj komplikigaj, sed konceptismo estis pli ludema per ideoj kaj signifoj, dum preciozismo aŭ gongorismo estis ludema per lingvaĵoj, tio estas: klerega vorttrezoro, mitologiaj aŭ klasikaj aludoj, nekutima frazordo, imagoj, ktp. Alimaniere dirite, temas pri ornamema skolo.
[redaktu] Verkaro
Verdire Góngora estis "gongorista" nur la du lastajn jardekojn de sia vivo. Antaŭe li verkis pli facilajn poemojn legeblajn kaj legindajn de ĉiuj. Tamen la preciozismaj verkoj estas legeblaj nur de tre klerigaj kaj lertaj legontoj. Laŭ tiu evoluo oni povus diri, ke la poearo de Góngora estas klasebla tiel:
- Facilaj kaj popolaj poemoj, kiel romancoj, multaj el ili uzantaj rekantaĵan strukturon kaj pro tio kanteblaj ne nur tiam, sed ankaŭ de kleraj kantistoj de la 20a jarcento.
- Sonetoj, iom pli altnivelaj kaj iomete preciozismaj, sed ankoraŭ facile kompreneblaj de mezkleraj legantoj. Ili estas kompareblaj al tiuj de Lope de Vega aŭ Quevedo. En ili amo estas grava temo.
- La du gravaj rakontaj verkoj en kiuj la preciozisma stilo jam regas kaj la dirmanieron kaj la strukturon, nome "Soledades" (Solecoj) kaj "Fábula de Polifemo y Galatea" (Fabelo de Polifemo kaj Galatea). Tiamaniere la ornamema stilo gravas, ke la signifo, la intrigo, la faktaro tute ne gravas kaj en "Soledades" eĉ estas preskaŭ neekzistanta. Tiu ĉi lasta poemo temas pri ŝiprompulo kiu alvenas en preskaŭ senhoma insulo kaj poste trovas loĝantoj. Estas ankaŭ naturkanto kiu klopodis festi junecon, plenkreskulecon, maturecon kaj maljunecon, sed el tiuj kvar eroj la verkisto plenumis nur la unuan kaj parton de la dua. "La Fabelo de Polifemo kaj Galateo" -verkita laŭ oktavoj- baziĝas sur tre baroka koncepto: la kontrasto, nome inter delikata belulino, kiel Galateo, kaj monstraĉa gigantulo, kiel la ciklopo Polifemo. Kiam la nimfo Galateo enamiĝas je paŝtisto Acis, la ciklopo, tute ĵaluza, mortigas lin per frapado per terurega granda roko kiu premplatigas tiun kiu riveriĝas. Kutime la eldonoj de tiuj du verkoj enhavas ĉu "tradukon" en kompreneblan hispanan aŭ amason da klarigoj kiuj faciligu la komprenecon; alimaniere ties normala legado estus malfacilega. Pro tio tradukoj al aliaj lingvoj estas ĉu neeblaj ĉu nefidelaj.