Lev Rafailoviĉ Zinder
El Vikipedio
Lingvistiko > Lingvistoj > Fonologoj > Lev Rafailoviĉ ZINDER
Lev Rafailoviĉ ZINDER (ruse Лев Рафаи́лович Зи́ндер), eminenta sovetia lingvisto. Naskiĝis la 26an de decembro 1903 en Sankt-Peterburgo, mortis tie en 1995.
Fininte Sankt-Peterburgan Ŝtatan Universitaton, Zinder la tutan vivon laboris tie (kun interrompo por la Granda Patria Milito (nomo de la Dua mondmilito en Rusio), interalie li estris la fonetikan laboratorion de la filologia fakultato. Dum longa tempo Zinder estis konservanto de tradicioj de la Leningrada fonologia skolo. Li faris multajn esplorojn en la kampoj de fonetiko, fonologio, germana lingvo, aplikata lingvistiko ka.