Lago Bourget
El Vikipedio
Lago Bourget [burĵE] (franclingve Lac du Bourget) estas lago en la nordo de la franca departemento Savojo. Ĝi estas la dua plej granda natura lago de Francio.
Ĝi havas areon de 44,5 km² kaj profundecon de 145; ĝia surfaco mezume situas je alto de 231,5 m super marnivelo. Ĝi havas mallarĝan formon, kun longo de 18 km kaj larĝo inter 1,6 kaj 3,5 km.
Laŭ legendo la lago ekestis, kiam Dio ordonis al tri anĝeloj foriri el Alpoj. Ili malĝojis kaj ploris, kaj el iliaj larmoj ekestis lago Bourget, Lemano kaj lago de Annecy.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.