László Halka
El Vikipedio
HALKA László Ladislao Halka, (ps. Parvus Piscis) hungaro, privatoficisto. Naskiĝis en la 18-a de julio 1905. Esperantisto de 1923. Li eklaboris en la laborista Esperanto-movado, instruis Esperanton depost 1924, precipe progresantojn. Li verkis prop. artikolojn, faris paroladojn. Sekretario de HESL du jarojn. Depost 1930 aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis literaturajn vesperojn, kunlaboris al Hungara Heroldo, Lingvo Internacia, al Hungara Antologio (1932). Verkis artikolon pri Hodler por la Enciklopedio, kuntradukinto kun Ladislao Somlai-Spirer de Printempo de morto de Lajos Zilahy, 1947.