Kursk
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Kursk < Urbo
Kursk (ruse Курск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de la Kurska provinco.
La unua mencio de Kursk estas datita 1095.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1779.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 38401.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas sur bordoj de rivero Sejm (Сейм) kaj ĝia enenfluaĵo Tuskarj (Тускарь).
En la urbo estas fervoja stacio (ekde jardeko de la 1860-a) kaj flughaveno.
[redaktu] Historio
De la jaro 1360 ĝis la fino de la 15-a jarcento Kursk estis parto de la Granda Litova princlando.
Fine de la 19-a jarcento Kursk iĝis grava industria centro kaj nodo de fervojoj.
La urbo famiĝis pro la Kurska magneta anomalio (minkampo de fera erco).
En la 5-a de junio ... la 23-a de aŭgusto de 1943 apud la urbo estis grava Kurska tanka batalo de la dua mondmilito.