Josef F. Khun
El Vikipedio
Josef F. Khun (naskiĝis la 8-an de marto 1869 en Staré Město - mortis la 17-an de decembro 1928 en Jičín) estis ĉeĥa instruisto, tradukisto de rakontoj por junularo kaj propagandanto de Esperanto kaj poste Ido.
Aŭtoro de "Majstro Jan Hus", unua ĉeĥa libro, kiu estis esperantigita (1905) kaj idigita.
[redaktu] Verkoj
- Majstro Jan Hus: la vivo, agado, kondamno kaj morto de l' glorinda martiro (Kun franca kaj Esperanta antaŭparoloj de Carlo Bourlet. - Vrsce-Kopidlno: eld. la verkinto, 1905. 40 p. : ilustr.)
- Magistro Jan Hus: la vivo, agado, kondamno e morto dil glorioza martiro (Jičíin: Tiskařské Družstvo, 1920. - 38 p.)
- Dětské četby světem (Infana legaĵo tra la mondo - enĉeĥigitaj rakontoj el 20 lingvoj)
- Není stará jako mladá (Maljunulino ne egalas junulinon, komedio)