Johann Jacob Froberger
El Vikipedio
Johann Jacob FROBERGER (* 18-a de majo 1616 – baptita 19-a de majo 1616 en Stutgarto; † 6-a aŭ 7-a de majo 1667 en kastelo Héricourt ĉe Mömpelgard, Francio) estis komponisto kaj orgenisto frubaroka.
[redaktu] Biografio
Sia junaĝo dum la Tridekjara Milito kaj la perdo de la gepatroj sekve de pestepidemio verŝajne havis stampan efikon ĉe ala juna muzikisto, kiu konvertiĝis al katolikismo. Kiel 21-jarulo Froberger ricevis unuan dungitecon kiel orgenisto je la Viena kortumo Dum novembro de 1637 li entreprenis tri-kaj-duon-jaran studadvojaĝon al Girolamo Frescobaldi. En Romo li amikiĝis kun siaj kunstudantoj Athanasius Kircher kaj Michelangelo Rossi. Ekde aprilo 1641 ĝis oktobro 1643 li rekomencis sian servon je la Viena kortumo. Ekde 1645 ĝis 1653 li entreprenis duan vojaĝon Italien, vizitante tie Giacomo Carissimi kaj Athanasius Kircher. Tiu lasta transcedis al li memkonstruitan „komponmaŝinon“. Dum la vojaĝo hejmen tra Florenco, Mantŭa kaj Regensburgo verŝajne okazis konkurso kun la samaĝa Dresdena kortuma orgenisto Matthias Weckmann en Dresdeno. Kvankam Froberger kiel venkinto gajnis oran ĉenon, li plej alte respektis sian kontraŭulon, kaj ekestis intensa amikeco.
En gazetara komunikilo de la 26-a de septembro 1652 pri koncerto de Froberger oni finomis lin „germana dikulo“ kaj „mezvalora persono“. Dum tiu tempo Froberger interrilatis kun Louis Couperin kaj Denis Gaultier.
Post sia ekenoficigo en 1657 la nova imperiestro Leopold 1 reduktis la personaron de sia kortuma orkestro, kaj oni forstrekis la postenon de Froberger. Pri ties lastaj vivojaroj malmulte estas konata. Li estis instruisto en la ĉirkaŭaĵo de la muzikema dukino de Württemberg-Mömpelgard. Ekde 1662 li loĝis en ŝia vidvinejo kastelo Héricourt en la vurtemberga enklavo Graflando Montbéliard. Froberger mortis en la refektorio de Kastelo Héricourt sekve de apopleksio.
[redaktu] Muzikaj faraĵoj
Froberger preskaŭ nure kreis porinstrumenta komponaĵoj, li pluevoluigis la suitoformon kaj definitivis la kernmovimentoj (alemando - kuranto - sarabando - ĝigo), preferante tamen aliaj movimentan sinsekvon. Li estis tekne spertega orgenisto kaj klavicenisto montrante tion ankaŭ en siaj verkoj. Por ĉi tiuj instrumentoj li komponis 25 tokatojn, 18 kapriĉojn, 14 riĉerkarojn, 8 fantaziojn, 6 kanzonojn, 30 suitojn und 4 suitomovimentojn. En siaj komponaĵoj evidentiĝas la influo, kion havis siaj studadrestadoj en Italio ĉe la komponisto Girolamo Frescobaldi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Liberaj notoj en la Icking-arĥivo