Jean-Philippe Rameau
El Vikipedio
Muziko> Klasika muziko > Baroka periodo
Jean Philippe RAMEAU naskiĝis en 1683 en Dijon (Francio) kie lia patro estis orgenisto. Ankaŭ la juna Rameau iĝis orgenisto kaj tiel laboris en variaj urboj: Milano, Avignon, Clermont, Parizo, Liono. Fine li lokiĝis en Parizon en 1722, kie li eldonis sian unuan teorian libron pri harmonio. Tiam li estis kvardek-jara kaj tute nekonata.
La okazo kiu ŝanĝos lian vivon estas la renkonto kun la sinjoro de La Pouplinière. Tiu mecenato vivigis orkestron kies direkton li konfidis al Rameau. Ankaŭ ĉe La Pouplinière li renkontis famaj homoj kiel Voltaire aŭ la abato Pellerin kiu verkis liajn unuajn libretojn.
La sukceso de Hippolyte et Aricie en 1733 igis la famon de Rameau. De tiam li verkis por la kortego kaj la operteatro de Parizo. Post 1760 komencis la Guerre des bouffons (komedio de la bufonoj) inter unuflanke prouloj de "franca opero", t.e. tiuj en la stilo de li (kaj lully), kaj aliaflanke la prouloj de la "itala opero" en la stilo de Pergolese, kvankam nur artaj preferoj tiu kverelo estis ofte akra.
La plej gravaj el liaj operoj estas:
- ’’Hippolyte et Aricie’’
- ’’Les Indes Galantes’’
- ’’Castor et Pollux’’
- ’’Dardanus’’
- ’’Zoroastre’’
Sed nuntempe plej ludataj estas liaj
- Du libroj da muzipecoj por klaviceno
[redaktu] Eksteraj ligoj
Partituroj rete videblaj: