Heksaklor-cikloheksano
El Vikipedio
Struktura formulo | |
---|---|
Dosiero:C6H6Cl6.png | |
ĝeneralaĵoj | |
nomo | heksaklor-cikloheksano |
kemia formulo | C6H6Cl6 |
aliaj nomoj | aldano |
mallonga priskribo | senkolora, preskaŭ senodora pulvoro |
CAS-numero | 58-89-9 |
sekureco | |
danĝera, venena, mediodamaĝa | |
LD50 (homo) | 88 mg/kg |
fizikaj ecoj | |
Agregata stato | solida |
koloro | senkolora |
molmaso | 290,8 g/mol |
fandopunkto | 113 °C |
bolpunkto | 323 °C |
vaporpremo | 0,0012 Pa (20 °C) |
pluaj ecoj | |
bone solviĝas en | organika solvenzo |
nesolvebla en | akvo |
Heksaklor-cikloheksano estas halogena hidrogenkarbono, kiu gravas ĉefe kiel insekticido. Ĝi efikas kontraŭ terpoma skarabo.
Enhavo |
[redaktu] historiaj informoj
Heksaklor-cikloheksano unuafoje estis produktita en 1825 fare de Michael Faraday. Oni malkovris la insekticidan efikon en 1935. Oni uzas ĝi ekde 1942 kiel insekticido. Post la pintopunkto en 1969, la produktado malgrandiĝis. En Germanio oni rajtas uzi heksaklor-cikloheksanon ekde 1980 nur en la formo de izomera gama-heksaklor-cikloheksano kiel manĝan kaj kontaktan venenon. La pli frue uzitaj alfa kaj beta-izomeroj pruviĝas malfacile malkonstruemaj ol la gama-tipoj. Ekde 1984, la heksaklor-cikloheksano ne plu produktiĝas en Germanio.
[redaktu] sintezo
Heksaklor-cikloheksano estas produktata per aldona klorizo de benzolo. Oni solvas superfluan kloron en benzolo kaj priradias per energioriĉa UV-lumo. La estiĝanta heksaklor-cikloheksano estas miksaĵo de diversaj izomeroj, el kiu montras insekticidajn ecojn nur la gama-heksaklor-cikloheksano. La proporcio de tiu izomero estas nur 15 %. Por apartigi la izomerojn, oni ekstraktas per metanolo kaj ĉefe la gam-heksaklor-cikloheksano iras en solvaĵon. Per pluaj kristaligaj procesoj oni atingas finfine la purecon de 99,5 %. La nedeziritaj izomeroj - ekde komenco de la 1970-aj jaroj – transformiĝas en piroliza proceso al triklorbenzolo.
[redaktu] reakcia konduto
Je varmegaj efikoj, la heksaklor-cikloheksano disfalas venena, koroda vapormiksaĵo el klorhidrogeno kaj fosgeno. Ĉe kontakto kun metala pulvoro (aluminio, fero, zinko) disfalas heksaklor-cikloheksano kun estiĝo de triklorbenzolo.
[redaktu] uzo
Heksaklor-cikloheksano uzatis pli frue kiel insekticido en la agrikulturo kaj kiel lignoprotektaĵo en la forstokulturo. Krom tio ĝi uzatis en la medicino en 1-procenta maldensigo kiel ekstera medikamento kontraŭ haŭtparazitoj, ĉefe kontraŭ Scabies kaj Pedikulose.
[redaktu] aldona informo
Heksaklor-cikloheksano estas tre venena por la akva medio, ĉar ĝi longtempe malkonstuiĝas kaj tiel akumuliĝas tra la nutra ĉeno eĉ en la homo.