Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Koloro - Vikipedio

Koloro

El Vikipedio

32 koloroj
Pligrandigu
32 koloroj

Koloro estas trajto de lumo kiu aspekte malsamas al nia okulo kaj cerbo laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de iu objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭ ĝi.

Pli precize:

Koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).

Enhavo

[redaktu] La biologio de la kolorovido

Pligrandigu
Pligrandigu

La sensiva parto de la retino (pri la koloroj) konsistas el tri specoj de celuloj. El celuloj kiuj sensas la verdajn frekvencojn*, celuloj kiuj sensas la ruĝajn kaj celuloj kiuj sensas la bluajn.

Ne ekzistas celuloj kiuj reagas ekzkluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.

(*)Precize: la frekvencoj de la verda lumo

Ekzemple : Celuloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn ne ekzistas. Do, kiam la celuloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas « flava ». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn.( sistemo RVB )


Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.

Primaraj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas sekundaraj.

[redaktu] Koloroj:

kolorcirklo

RFB-kolorcirklo (+ nigro, blanko, grizo, bruno)

La konceptoj nigro kaj blanko normale ne konsideratas koloroj.


Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj:

Vortoj priskribantaj plurkolorecon:

  • Bunta - plurkolora, multkolora
  • Jaspeca - simila al la kolordiverseco de jaspo
  • Iriza - prezentanta tiajn kolorojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la observanto
  • Muara - havanta rebrilojn ŝanĝiĝemajn: muara silko
  • Piga - pri besta felo: prezentanta nigrajn kaj blankajn neregulajn makulojn
  • Ruana - pri besta felo: kun intermiksitaj ruĝaj kaj blankaj haroj

[redaktu] Kolorosistemoj

  • RFB - Ruĝo/Flavo/Bluo - Tradicia fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj (preskaŭ) ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron sed ne bona. (angle RYB)
  • CFF - Cejanbluo/Fuksino/Flavo - Fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron (sed la nigro ne estas tre bona). (angle CMY)
  • CFF-N - Cejanbluo/Fuksino/Flavo-Nigro - Fundamenta triopo da pigmentokoloroj plus nigro, el kiuj ĉiu koloro estas farebla, inkluzive de bonega nigro. Manko de la kvar koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo de Cejanbluo/Fuksino/Flavo sed por vera nigro, Nigron sola estas uzata. (angle CMY-K)
  • RVB - Ruĝo/Verdo/Bluo - Fundamenta triopo da lumokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nigron; egala miksaĵo faras blankon. (angle RGB)

[redaktu] La fiziko de la koloroj

ecoj de la spektrokoloroj
koloro ondolongo-intervalo frekvenco-intervalo
ruĝa ~ 625-740 nm ~ 480-405 THz
oranĝa ~ 590-625 nm ~ 510-480 THz
flava ~ 565-590 nm ~ 530-510 THz
verda ~ 500-565 nm ~ 600-530 THz
turkisa ~ 485-500 nm ~ 620-600 THz
blua ~ 440-485 nm ~ 680-620 THz
viola ~ 380-440 nm ~ 790-680 THz

kontinua spektro

Dosiero:Spektro.png

Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj.

[redaktu] Pliprecizigo de kolor-nocioj per Esperanto

Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:

Por indiki malhelan koloron, enhavanta multe da nigro, malhel- aldonatas al la baza kolorvorto:

  • malhelruĝa

Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.

Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."

Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).

[redaktu] Apliko de kolorkodoj en komputado

• rgb-koloroj]

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Koloro sub la gloso Category:Colors


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Koloro sub la gloso Colors


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com