Gerd Jacques
El Vikipedio
Gerd JACQUES [ĵak] estas flandrino, naskiĝis en Ekeren, Belgio, la 31-an de aŭgusto 1956. Ŝi estas la plej multjara oficistino de Flandra Esperanto-Ligo. Ŝi eklaboris en la tiama Grafika Centro Antverpeno de UEA en la jaro 1977. Veninte el antverpena presista familio (en kiu 4 generacioj parolas Esperanton), ŝi lernis unue presadon, kaj pretigis plurajn Esperanto-revuojn kaj broŝurojn. Poste aliaj homoj transprenis tiun taskon, kaj ŝi specialistiĝis pri librotenado. Nun financo estas ŝia ĉefa okupo ene de FEL. Ŝi flanke okupiĝas pri la magazino Monato, zorgante pri la rilatoj kun la perantoj kaj enkasigante la kotizojn. Ŝi helpis fondi FLEJA kaj estis ĝia komitatano ĉe TEJO. Ŝi estas filino de Henny Jacques-De Ketelaere kaj nepino de Morris De Ketelaere.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |