Floriano
El Vikipedio
Historio > Romio > Romiaj imperiestroj >> Floriano
Floriano |
---|
Marcus Annius FLORIANUS Pius |
Ekzistas ankaŭ urbo en Brazilo nomata Floriano.
Floriano (Marcus Annius FLORIANUS Pius [markus anius florianus pius]) estis duon-fratro de Imperiestro Marcus Claudius TACITUS (Tacito). La okcidenta armeo elektis lin kiel sukcedanto al Tacito en 276, sed la orienta armeo elektis Probon. Floriano kampanis kontraŭ Probo apud Tarso, Turkio, kaj kiam ŝajnis klara, ke Probus havis la pli fortan armeon, la trupoj de Floriano murdis lin. Li estis imperiestro dum 88 tagoj.
Posteulo: Probo (276 - 282) |