Floriano (Brazilo)
El Vikipedio
geografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Piaŭio>Floriano<urbo
Floriano [flori'ânŭ] estas municipo kaj urbo en ŝtato Piaŭio, Brazilo kun 56180 loĝantoj (2004), 112 metrojn super marnivelo. Floriano estas la 3-a laŭ loĝantaro en ŝtato Piaŭio kaj estas sidejo de katolika Epikospujo Oeiras. Poŝta kodo 64800-000. Floriano restas apud rivero Parnaíba en mikrobaseno de rivero Gurguéia. En ĝi funkcias Universitato de Ŝtato de Piaŭio. Antaŭe nomita Colônia Agrícola de São Pedro de Alcântara ŝanĝis sian nomon al Floriano homaĝe al Floriano Peixoto dua brazila prezidanto. Multaj el siaj loĝantoj volas la kreadon de Ŝtato Gurguéia, aparta de Ŝtato Piaŭio kies Floriano estos ĉefurbo.
[redaktu] Ekstera ligo
(urbdoma, portugale): http://www.florianonet.com.br/prefeituradefloriano/ (urbdoma e-adreso): pmf-pi@florianonet.com.br