Die Blechtrommel
El Vikipedio
Die Blechtrommel (= "la lada tambur(et)o") estas romano de la germana verkisto Günter GRASS. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio "Danziger Trilogie" (Dancig-a Trilogio) kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua mondmilito.
La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33) sub la titolo "la lada tambureto".
En 1979 la verko estis filmigita de Volker SCHLÖNDORFF kun la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychsky, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis oskaron kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la oran palmon de Cannes.