Dan Brown
El Vikipedio
Dan BROWN naskiĝis la 22-an de junio 1964 en New Hampshire (Usono) kiel filo de profesoro pri matematiko kaj profesia muzikistino. Li kreskis ĉirkaŭate de paradoksoj inter scienco, religio kaj arto, kiel tre bone konstateblas en liaj libroj. Li diplomitiĝis en Amherst College (Massachusetts, Usono) kiel instruisto de la angla lingvo kaj studis arthistorion en la universitato de Sevilo (Hispanio).
Li ĉesigis la laboron kiel instruisto de la angla por dediĉi sian tempon plene al verkado. Lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron. Poste sekvis Angels and Demons (Anĝeloj kaj demonoj) (2000) kaj Deception Point (Trompejo) (2001). Plej fama li iĝis per The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) (2003).
[redaktu] Listo de verkoj
- Digital Fortress (1998)
- Angels and Demons (2000)
- Deception Point (2001)
- The Da Vinci Code (2003)
[redaktu] Eksteraj ligoj
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Lode VAN DE VELDE el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |