Conrad Hall
El Vikipedio
Conrad L. HALL (1927-2003) estis altranga ĉefa fotografisto en Hollywood. Li dufoje ricevis la Premion Oscar por Kinematografio, por Butch Cassidy and the Sundance Kid (1969) kaj American Beauty (1999).
Filo de verkisto James Normal Hall, Hall ĉeestis la Universitaton de Suda Kalifornio por studi ĵurnalismon sed finfine transiris la kinofako, de kie li diplomiĝis en 1949. Li laboris en dokumentfilmoj, televido (The Outer Limits de Leslie Stevens, por kiu li fotografis Incubus), kaj kiel kameroperanto ĝis li promociiĝis je ĉefa fotografisto en filmoj de la grandaj kinoproduktejoj dum la jarodek 1960.
Lia filo, Conrad W. Hall, ankaŭ estas ĉefa fotografisto.