Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Incubus - Vikipedio

Incubus

El Vikipedio

Kino > Kulta filmo > Incubus


Incubus (Esperante: Inkubo), farita jam en la jaro 1965 en Usono, kaj "elfosita" pli ol 30 jarojn poste, supozeble estas la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglaj aŭ francaj subtitoloj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtitoloj estas helpemaj por kompreni la dialogon de la filmo.

Enhavo

[redaktu] Rakonto

La rakonto komenciĝas en la vilaĝo Nomen Tuum ("Nomo Via" en la latina), kie estas fontano de kuraca akvo. Multaj homoj ĝin elprovas kaj ofte ili vere spertas resaniĝon. Sed la akvo havas ankaŭ alian efikon: ĝi plibeligas homojn. Tial ne nur vunditaj kaj malsanaj personoj venas tien, ankaŭ malfortuloj kaj vantuloj kredas trovi tie ian bonŝancon. Kaj kiel loko de misteraj mirakloj la vilaĝo estas ankaŭ ejo por demonoj. Aperante kiel belaj virinoj ili allogas degenerintajn animojn por neniigi ilin kaj transdoni ilin finfine al la Dio de la Mallumo.

Iam la juna demono Kaja ekenuas pri sia tasko, logi ulojn kun malforta karaktero aŭ fia moralo en la pereon. Dezirante finfine veran defion, ŝi deklaras al sia fratino Amael: "Mi volas trovi sanktulon kaj detrui lin … igi lin plori kaj suferi kaj puŝi lin poste en la profundon de la infero… Tiam mi estos demono. Tiam mi estos la preferata filino de Dio!" Taŭga viktimo baldaŭ estas trovita: la juna soldato Marko, kiu kun sia fratino Arndis venis al la fonto por kuraci siajn vundojn akiritajn dum li savis siajn kamaradojn el terura fajroŝtormo. Amael, la pli aĝa, pli sperta demono dubas, ke tia plano povas sukcesi - kaj ŝiaj zorgoj montriĝas pravaj: Kaja kaj Marko neresisteble enamiĝas unu al la alia. Por superi la potencon de la pura, kristana amo, finfine nur unu estaĵo povas helpi: la superulo Incubus, la mastro el la Regno de la Mallumo…

[redaktu] Produktado de Incubus

La baza temo de la filmo estas do la eterna lukto inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per malaltaj kostoj kaj kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejzaĝo, nuboj, fumo, suneklipso) la reĝisoro Leslie Stevens (ankaŭ konata kiel produktisto de la filmserio "Outer Limits" en la 60aj jaroj) kun sia teamo sukcesis krei sufiĉe harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Ingmar Bergman kaj de la japano Kurosawa Akira. Speciale laŭdinda ĉiukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conrad Hall kaj William A. Fraker. Ambaŭ jam gajnis diversajn premiojn kaj HALL cetere eĉ ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo American Beauty.

En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, kaj inter ili estas unu vera stelulo: William Shatner (en la rolo de Marko), kiu poste famiĝis kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. Ĉiuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas aĉega, kaj ĝi forprenas tiel (almenaŭ por esperantistoj) multon de la kvalito de la filmo. Eble la neglekto de tiaj "fajnaĵoj" tamen fariĝas pardonebla, se oni konas la motivon de la kreintoj, uzi Esperanton. Leslie Stevens, kiu ankaŭ verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson - kaj substreki tion per lingvo, kiu - li kredis - ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la "lingvan problemon" oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian lingvaĵon, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. Ĉar ankaŭ Volapuko ne plaĉis al ili, oni fine decidis, ke Esperanton parolu la fortoj de l' mallumo. Nia lingvo estas do nura stilrimedo, kaj supozeble neniu el la filmteamo tiutempe vere pensis, ke Incubus iam povus esti rigardata de veraj esperantistoj.

[redaktu] Mortoj post la produktado kaj preskaŭa malapero de la filmo

Ankaŭ menciindas, ke la fono, la okazaĵoj malantaŭ la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj ol la verko mem. La aktorino Ann ATMAR (en la rolo de Arndis) mallonge post la pretigo de la filmo mortigis sin. Ankaŭ Milos Milos, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan aĝon: En 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Eloise HARDT (Amael) travivis familian tragedion: ŝia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro aŭ akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Anthony Taylor dum 30 jaroj vane serĉis restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cinémathèque Française en Parizo. El tiu ĉi li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ĝi nun aĉeteblas kiel sufiĉe bonkvalita vidbendo kaj viddisko (la viddisko (DVD) tamen haveblas nur por regiono 1, do por Usono kaj Kanado).

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj Ligiloj

•  http://dir.salon.com/ent/movies/feature/2000/05/03/incubus/index.html
•  http://french.imdb.com/title/tt0059311/combined

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com