Carl Maria von Weber
El Vikipedio
Carl Maria VON WEBER (naskiĝis la 18-an de novembro 1786; mortis la 5-an de junio 1826) estis germana komponisto, kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li havis kiel instruistojn en la muzikarto unue en München Michael Haydn, poste en Vieno Joseph Haydn.
Lia muzika kapableco aperis malfrue, kaj nur dum la lastaj dek jaroj de sia vivo Weber verkis famindajn operojn:
Li ankaŭ verkis variajn kompoziciojn, precipe koncertojn.
Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.
En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |