Tuberkulozo
El Vikipedio
Tuberkulozo estas bacila malsano karakterizata de tuberkuloj en organoj de homo aŭ besto. Oni parolas pri pulma, osta, artika, rena, intesta, haŭta, tuberkulozo kaj pri tuberkuloza meningoinflamo. En atakata pulmo aperas enfiltraĵo, la histo mortas, estas eligata per sanga kraĉaĵo kaj en tiu loko iĝas kavo, poste cikatro. Tuberoj en ostoj kaŭzas ilian rompon, tubero de vertebro kaŭzas ĝibon.
Alia esprimo por la malsano estas ftizo.
Ĝi ofte disvastiĝis per guta infekto de homo al homo, kaj estis tre grava malsano en Eŭropo antaŭ la Dua mondmilito, speciale inter malriĉuloj.
Ĉar bovinoj ofte malsaniĝis je ĝi, la lakto servis ankaŭ kiel infekta fonto. De post la milito oni en multaj landoj prevente vakcinas la bovojn.
Ĉi tiu artikolo pri "Tuberkulozo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.