Artur Degen
El Vikipedio
Artur DEGEN (naskiĝis la 6-an de junio 1879 en Leipzigo) estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto.
Li estis ekzamena komisaro de la Esperanta Instituto por Germanoj kaj vigla propagandisto en meza Germanio per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Li fondis en 1910 la Leipzigan Esperanto-Instruistaron. Li estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Germanaj Instruistoj. Krome li fondis TAGE en Vieno, 1924.
Li verkis:
- Kleines Lehrbuch, lernolibro, 1915
- Vortareto Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto, Esperanto-Lernolibro por popollernejoj, 1930-32
- Du Fabeloj de Grimm, 1929
- La Sorĉistina Kanto, melodramo de Wildenbruch-Schillings, 1932
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.