Aleksandr Logvin
El Vikipedio
Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN (Naskiĝis 1903 en Ukrainio, mortis 1980 en Moskvo). Li estis laboristo, fervoja konduktoro, relŝaĝisto, kontoristo, metaltornisto, ĵurnalisto.
Li esperantistiĝis en 1923, kaj aperigadis poemojn en Heroldo de Esrperanto sub la plumnomo Aleksandro Liljer dum la tridekaj jaroj. Li kunlaboris en esperantlingvaj gazetoj kaj revuoj. Li poste perdis kontakton kun la Movado, sed reeniris ĝin en 1959, kaj en 1964 aperis lia poemaro Sur la vivovojo ĉe Stafeto. Liaj poemoj lastatempe aperis en Paco kaj Der Esperantist.
Unu el liaj verkoj, Sur la Vivovojo, aperis en 1959 en serio Beletraj Kajeroj de eldonejo Stafeto. Jen poemeto el tiu libro:
Birdoj kaj Kverkoj
Senmove dum jarcentoj
ĉe l' sama lok' starantaj,
envias oldaj kverkoj
al birdoj formigrantaj...
[redaktu] Verkoj
- Al esperantistoj de Brazilo (En: Nova Esperanta krestomatio)
- Sur la vivovojo (1964)