Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aikido - Vikipedio

Aikido

El Vikipedio

Aikido
Japana Nomo:
Kanji 合気道
Hiragana あいきどう
Spiradaj ekzercoj
Pligrandigu
Spiradaj ekzercoj

Aikido estas moderna japana luktosporto disvolvita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon.

La nepo de la disvolvanto, Ueshiba Moriteru, nune estas la ĉefmastro de aikido.

Enhavo

[redaktu] Historio

Aikido en la japana skribo.
Pligrandigu
Aikido en la japana skribo.

La vorto aikido devenas de la tri Kanjiaj signoj (合気道) ofte okcidentigata kiel ai ki do.

  1. AI: Harmonio, jes, amo, unio de fortoj/energioj
  2. KI: energio, fluso viva
  3. DO: trako, vojo

Tio kio povas tradukiĝi per: La vojo de amo « l'expression de l'amour » laŭ mastro Ueshiba. Ĝi aludas al la tekniko de aikido kiel oni povas kontroli atakanton per kontrolante kaj alidirektante la energion de li, anstataŭ blokante ĝin. Analogio ofte estas dirata, ke saliko fleksos en ventego, sed kverko rompos se la vento blovos tro.

Morihei Ueshiba disvolvis aikidon ĉefe el Daito-Ryu Aikijujutsu (speco de ĵuĵicuo), aldonante trejn-movadojn por jari (lanco), jo (mezlonga bastono), juken (bajoneto), aŭ aliaj diversaj armiloj. Sed eble la plej forta tekniko estas por la katano (japana glavo). La aikidisto multe movas kiel senarmata glavisto. Multaj senarmaj atakoj disvolvis el armecaj atakoj. Iuj skoloj de aikido ne trejnas armile iel ajn. Aliaj kiel Iwama Ryu norme trejnas signife kun bokken (ligna glavo), jo, kaj tanto (tranĉilo). Laŭ iuj skoloj de aikido, ĉiuj teknikoj povas fari egale bone kun glavo aŭ senarma.

[redaktu] Filozofio

Aikido validas kiel pacema luktosporto. Batalanto provas regule ne vundi la atakanton, sed konduki lin al situo, en kiu li povas trankviliĝi. Tiel atakanto ricevas la eblecon, kapti pripenson kaj tiel eviti pluan atakon. Do la batalantoj havas la eblecon, grave vundi aŭ eĉ mortigi la alian, sed tio estas fore de la filozofio de aikido. Ueshiba Morihei akcentis la mensan venkon kaj li tre forte interesiĝis pri budo. La filozofio kaj la principoj de aikido estis skizataj laŭ budo: ne ekzistas sportaj konkursoj kaj medaloj en la kutima senco.

[redaktu] Senarma praktiko

Ĵeto
Pligrandigu
Ĵeto

La fondinto de aikido ne volis ke iu parolu pri konkurso, sed emfazis la evoluadon de la individuo, korpe kaj spirite. Dum la kursoj, la kursanoj observas la majstron, kiu demonstras teknikon, kaj poste ili pare kunlaboras por repliki ĝin. Tiel ili plibonigas ilian teknikon kaj ilian komprenon de la arto. Movo, lokiĝo, precizeco kaj ritmo estas ĉiuj gravaj eroj por la farado de la teknikoj.

La aikidistoj trejnas pare, kiel kunlaborantoj. La atakanto (japane uke aŭ "la akceptanto, la falanto"; egale alte aŭ "donanto de la mano") ekatakas la defendanton (japane tori, shinage), kiu sendanĝerigas lin per aikida tekniko.

[redaktu] Studmetodo

Ĝenerale, oni studas la teknikon tiele: la instruisto montras la movon, poste la uke-o atakas la tori-on kvar fojoj, laŭvice dekstren kaj maldekstren. Poste la kunluktantoj interŝanĝas siajn rolojn por kvar novaj atakoj, ktp. Post kelkaj movoj per la sama atako, la instruisto povas instigi "libera tekniko" (jiu waza) - la roloj de uke-o kaj tori-o ne interŝanĝas, uke-o restariĝas post ĉiu movo, kaj tuj reatakas tori-on, kiu uzas laŭvole iun ajn teknikon. Tiu ĉi laboro ĉefe plibonigas la lokigon kaj movon de la korpo, kaj ankaŭ la eltenemon. Iufoje, la tori-on atakas kelkaj uke-oj, por praktiki la respondo al atako per grupo. Tiun ĉi laboron oni nomas japane je randori.

[redaktu] Komponantoj de movo

La atakoj de aikido enhavas laŭtipajn frapojn kaj prenojn:

  • Frapo per pugno al la abdomeno (chudan tsuki) aŭ al la vizaĝo (jodan tsuki).
  • Frapoj al la vizaĝo per la manoklingo, aŭ face (shomen uchi), aŭ flanke (yokomen uchi).
  • La ekprenoj antaŭe (dori) aŭ malantaŭe (ushiro waza dori), ekzemple:
    • Ekpreno de la pojno (katate dori): tiu ĉi movo celas malhelpi la kontraŭulon elingigi sian glavon.
    • Ekpreno de la ŝultro (kata dori) aŭ la du ŝultroj (ryo kata dori).
    • Ekpreno de la vesto ĉe la brusto (muna dori)
  • La strangoloj (jimeshime).

Ĝenerale, estas tri eroj de aikida defendo:

  • Unue, tori-o evitas la atakon, aŭ elŝteliĝante per rotacio (tenkan au esperante: turni), aŭ pliproksimiĝante al uke-o (irimi aŭ eniri), por pli bone regi lin; iufoje, tori-o frapas iun "vitalan punkton" por eviti kontraŭ-atakon, aŭ por estigi komencan malstabilon.
  • Due, tori-o malstabiligas uke-on movante lian korpon per preno aŭ per puŝo.
  • Trie, aŭ tori-o ĵetas uke-on, aŭ li uzas brako- aŭ kruroprenon por alkonduki lin al la plankon kaj regi lin.

[redaktu] Movaro

[redaktu] Omote kaj ura

Plejparte, oni povas pratiki la teknikojn per du manieroj: pasante antaŭ uke-o (omote) aŭ malantaŭ uke-o (ura).

Pasante antaŭ la kontraŭulo riskas atakon, tiele tiaj teknikoj necesas ke la tori-o atingas frapon, por surprizi kaj malstabiligi uke-on. La teknikojn de omote, kvankam pli danĝerajn, instruas la aikida lernejoj, ĉar ili postulas pli rigorecon kaj pli precizecon.

[redaktu] Irimi kaj tenkan

La ĉefa motoro de la teknikoj konsistas el la movado de la koksoj (goshi) de tori-o, aŭ por malproksimiĝi (irimi), aŭ por turni (tenkan). Fakte, la koksoj estas movitaj de la kruroj, kiuj havas la pli fortajn muskolojn de la korpo: la cetero de la korpo (torso, brakoj) uziĝas kunligi la koksojn de uke-o al tiuj de tori-o, por transigi la movon kaj provoki falon. Laŭ japana simboligado, la "centro de energioj" de tori-o, aŭ seika tanden, en la ventro (do asociita kun la koksoj), estas la centro de movado. Pro tio, ĉiuj movoj estas kombinado irimi-tenkan.

La teknikoj estas:

  • Nur irimi: tori-o malproksimiĝas al uke-o, evitas la atakon, kaj povas malstabiligi la atakanton ("preni lian centron"). Tiu ĉi tekniko estas pli rekta, sed ankaŭ pli komplika: unu el la ĉefaj eraroj de komencantoj estas ilia natura emo eniri uzante forton.
  • Nur tenkan: la korpo flankeniĝas, preterlasante la atakon, kaj tori-o gvidas uke-on kiu sekvas cirklan trajektorion kies centro estas tori-o.
  • Kombinado irimi-tenkan: tori-o malproksimiĝas kaj turnas.
  • Kombinado tenkan-irimi: tori-o turnas, kaj sekve malproksimiĝas por preni la centron de uke-o.

[redaktu] Teknikoj stare kaj surgenue

Defenda ĵeto
Pligrandigu
Defenda ĵeto

La japanoj ofte sidas sur la grundo, pro tio ili elvolvis teknikoj por alfronti atakon dum sidante. La movoj efikas kiam la du kunluktantoj staras (tachi waza, 立技), kiam ambaŭ sidas (suwari waza, 座技), aŭ eĉ kiam tori-o (defendanto) sidas kaj uke-o (atakanto) staras (hanmihandachi waza, 半身はんだち技).

[redaktu] Laboro surgenue: Suwari waza - 座技

Sidante fakte signifas surgenue, pozicie seiza kie la supropiedo estas sur la grundo (kiza) kaj oni premas sur la piedfingroj. La sidvangoj kaj la pezo de la korpo tiele baziĝas sur la kalkanoj, unu genuo antaŭen, la du femuroj farante preskaŭ 40°-an angulon. La piedoj povas esti plate je la komenco de la teknikoj, sed esence la laboro fariĝis kun la piedoj sur la piedfingroj.

Aikido enhavas teknikojn por translokiĝi surgenue (shikko). Por la baza translokiĝo, antaŭigante la malantaŭan kokson komencas pivotan movon ĉirkaŭ la antaŭa genuo. La piedoj devus resti kune, tiel proksimaj kiel eble, unu al la alia. La piedo komencinta malantaue pasas antauen, kaj alkroĉiĝas al la grundo per la piedfingroj. La tuta korpo antaueniras, sen treni la alian piedon, kaj la genuo delikate surmetas.

Kvankam la milita utileco de la genuaj teknikoj ne gravas hodiaŭ (nuntempe, preskaŭ ĉiu sidas sur seĝo...), tamen la teknikoj utilas por:

  • Nature plifortigi la krurojn, kaj ilian flekseblecon.
  • Labori super la movado ĉar baza principo estas ke la forto ne kompensu la malfortecon de la tekniko.
  • Sperti la rilatojn inter la malsamaj staturo kaj forto de tiuj alfrontataj starantaj.
  • Deviĝi gardi la suprakorpon rekta.
Ĵeto de la grundo
Pligrandigu
Ĵeto de la grundo

[redaktu] Laboro surgenue: Hanmi handachi waza - 半身はんだち技

Laboro kie uke-o starante atakas surgenuan tori-on.

Tiu ĉi laboro akumulas la malfacilaĵojn de la laboro surgenue, ĉar starante uke-o havas avantaĝon de forteco kaj ebleco de translokiĝo. Pro tio, tiu ĉi laboro necesas grandan rigorecon obtenante la malstabiliĝon de uke-o, kaj grandajn dislokiĝojn de la genuoj.

[redaktu] Rolo de la atakanto, uke

Aikido insistas pri la fakto ke, kvankam tori-o faras la teknikon de aikido, kaj teorie eliras "venkanto" el ĉiu renkonto, uke-o ankaŭ venkas: ĝuste sekvante la teknikon, li gajnas sperton kaj flekseblecon per adaj ĵetadoj, alkondikoj al la grundon aŭ per ripetaj manprenoj kontraŭ li. Plue, la aktiva partopreno de uke-o estas nepre necesa por ke tori-o povu fari la teknikojn.

Uke-o devas resti konstante aktiva, ĉiam gardante militan teniĝon. Li daŭre serĉu mankon, por frapi tori-on, kaj transturni la situacion. Plue, estas kontraŭteknikoj (gaeshi waza): uke-o ne povas transturni la situacion krom se li havas perfektan sintenon. La eskap-provo el la ago de tori-o estas la motoro por kelkaj movoj, kiel irimi nage, kie kiam tori-o alkondukas uke-on al la grundon, pivotante, uke-o provas restarigi sin. Tori-o povas uzi tiun movon por malantaŭenĵeti uke-on, kaj se uke-o ne provu restarigi sin, li trovus sin pli malbene poziciata, kaj ne eblas eviti atemi-on.

Dum reala renkonto, la sperta aikidisto devas esti kapabla remeti sin singarda, tuj post estinte ĵetata.

[redaktu] Riĉeco de kombinoj

Fakte, ne estas pli ol kelkaj teknikoj, sed ĉiun teknikon oni povas pratiki komencante kun preno aŭ malsamaj frapoj, de uke-o, pozicie omoteura, starante aŭ sidante (surgenue). Tiele, la nombro de situacioj estas fakte tre granda. Plue, ĉe alta nivelo, estas ebleco ŝanĝi teknikon dum la renkonto, aŭ eĉ transturni la situacion (gaeshi waza): uke-o reprenas la avantaĝon kaj iĝas tori-o.

Ueshiba Morihei nomis tiun eblecon de "senfina kreado", takemusu siki. La termo priskribas pli amplekse aikidon kiel fonto de ĉiu lukt-arto, ne historie, sed kiel arto kiu enhavas la bazajn erojn de ĉiuj lukt-artoj: posturo-regon, distancojn, ktp, eĉ se la posturoj kaj distancoj estas malsamaj en la aliaj artoj.

[redaktu] Ekzemplo

dosiero:aikido_ikkyo.png
Ikkyo (unua principo) : artika leviligo por alkonduki la atakanton al la grundon, tori-o regas la pojnon kaj la kubuton.

La fundamenta tekniko ikkyo, laŭvorte "unua principo" estas artika leviligo kiu kapabligas tori-on alkonduki uke-on al la grundon, regante la pojnon de uke-o, kaj farigante arkon de cirklo kun lia kubuto, direkte al lian kapon. Tori-o faris movon kiel tranĉo de sabro.

Ikkoyo-on povas oni fari tiel:

  • Per la formo omote-o: tori-o auntaŭeniras al uke-on, kaj faras movon de tranĉo de sabro, direkte al la kapon de uke-on. Li preterpasas uke-on antaŭe por alkonduki lin al la grundon.
  • Per la formo ura-o: tori-o faras movon de tranĉo de sabro surloke, post pivotas (tai sabaki au tenkan); Li trovas sin malantaŭ uke-o kaj malstabiligas lin, la rotacio alkondukante lin al la grundon.

Dosiero:Aikido ikkyo omote ura.png
Ikkyo Formo omote (antaŭe) kaj ura (malantaue).

Tiel ikkyo-o povas konsisti el:

  • ai hanmi katate dori ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la kontraŭflankan pojnon de tori-o kiu eniras (irimi) altigante la manojn, kaj faras la formon omote.
  • ai hanmi katate dori ikkyo ura, same, sed uzante la formon ura.
  • gyaku hanmi katate dori ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la samaflankan pojnon, tori-o eniras kaj frapante uke-on, ekprenas lian pojnon per sia libera mano, kaj faras la formon omote.
  • kata dori men uchi ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la ŝultron de tori-o, tori-o frapas uke-on al la kapo "pikante" lin kun siaj fingroj, uke-o retroiras kaj blokas la frapon; tori-o prenas avantaĝon de tiu malstabiliĝo por pivoti, kuntrenante uke-on, kaj faras la formon omote.
  • suwari waza shomen uchi ikkyo omote, kie la du luktantoj estas surgenue, uke-o atakas la kapon de tori-o, kiu ricevas la atakon per la brako, kaj faras ikkyo'-on je la atakanta brako.
  • Ktp, ktp...

[redaktu] Armila pratiko

Krom senarmilaj teknikoj, aikido ankaŭ inkluzivas studadon de manapilado de lignaj armiloj: la sabro aŭ bokken, uzata sen sabringo; la mezlonga bastono aŭ jo, kaj la tranĉilo aŭ tanto. La arma pratiko instruas la lernanton pri la distancoj inter li kaj unu aŭ kelkaj kontraŭuloj, pri la ĝusta sinteno (shisei), kaj venki la timon de armiloj. Tiel, tiu pratiko estas kompletigo de la senarma pratiko.

Fakte, multaj movoj elvenas el teknikoj uzataj de armitaj militisto, aŭ almenaŭ la teknikoj uzataj por senarmigi la kontraŭulon. Plue, la mensa bildigo de movon kun sabro donas pli klaran bildon de movoj farendaj senarme. Ja la sabroteknikoj havas grandan gravecon laŭ la ellaborado de aikido fare de majstro Ueshiba.

En Usono, kelkaj dojo-oj (aikidaj lernejoj) instruas teknikojn por la senarmigo de kontraŭulo armata de pistolo (el ligno aŭ spongokaŭĉuko!), kaj en Afriko oni lernas teknikojn kontraŭ battranĉiloj.

[redaktu] Rangoj

Same kiel ĉiuj nuntempaj budo-oj, oni komencas ĉe la rango de 6-a kyū kaj antaŭeniras ĝis la 1-a kyū. Ĉe la dōjō (lernejo), la instruisto mem donas la rangojn. Poste la lernanto trapasas de 1-a dan gis 10-a dan, la plej alta rango. La dan-ojn aljuĝis federala komisiono.

Ĝenerale aikido havas nur du kolorojn de zono: blanka por la rangoj 6-a ĝis 1-a kyū; negra por la rangoj 1-a ĝis 10-a dan. Kvankam, por infanoj, kelkaj lernejoj uzas zonojn el aliaj koloroj por doni gvidsignoj al la junuloj de ilia progreso.

Rimarkinde estas, ke la nigra zono ne estas signo de majstreco, la 1-an dan-on portas lernanto akirint la bazojn. Oni konsideras, ke estas depost la 1-a dan kiam la "reala" pratiko de aikido komencas.

[redaktu] Vortareto

Hepburn - Japane Traduko Elparolo
atemi - 当て身 aŭ 中身 frapo(j) kontraŭ malfortaĵoj per pugno aŭ kubuto atemi
bokken - 木刀 ligna glavo bokken
budō - 武道 milita vojo (japana lukt-arto) budo
chudan tsuki - 中段突き frapo per pugno al abdomeno ĉūdan cuki
dojo - 道場 lernejo de lukt-artoj dōĵō
dori antaŭe dori
gaeshi waza - 返し技 kontraŭtekniko gaeŝi ŭaza
koshi - 腰 kokso koŝi
hanmihandachi waza - 半身半立ち技 atakanto starante, defendanto sidante hanmihandaĉi ŭaza
irimi - 入身 malproksimiĝi irimi
jimeshime - 絞め strangolo ĵime aŭ ŝime
jiu waza - 自由技 libera tekniko ĵiū ŭaza
jo - 杖 mezlonga ligna bastono (ĉ. 1,28 m) ĵō
jodan tsuki - 上段突き frapo per pugno al vizaĝo ĵōdan cuki
juken - 銃剣 bajoneto ĵūken
kata dori - 肩取り ekpreno de la ŝultro kata dori
katate dori - 片手取り ekpreno de la pojno katate dori
kiza grundo kiza
muna dori - 胸取り ekpreno de la vesto muna dori
omote - 面 aŭ 表 pasante antaŭ la atakanton omote
randori - 乱取 aŭ 乱捕 atako fare de grupo randori
ryo kata dori - 両肩取り ekpreno de la du ŝultroj rjō kata dori
seika tanden - 臍下丹田 centro de energioj (parto malsupra ol umbiliko) seika tanden
shi - 師 instruisto ŝi
shikko - 疾行 translokiĝi surgenue ŝikkō
shomen uchi - 正面打ち frapo face al vizaĝo per manoklingo ŝōmen uĉi
suwari waza - 座り技 kunluktantoj sidante / surgenue suŭari ŭaza
tachi waza - 立ち技 kunluktantoj starante taĉi ŭaza
takemusu siki senfina kreado takemusu siki
tanto - 短刀 tranĉilo tantō
tenkan - 転換 turni tenkan
tori - 取り defendanto tori
tsuba - 鍔 parto de katano cuba
uke - 受け akcepti atakon/ akceptanto uke
ura - 裏 pasante malantaŭ la atakanton ura
ushiro waza dori - 後ろ技取り malantaŭe uŝiro ŭaza dori
yari - 槍 aŭ 鑓 lanco jari
yokomen uchi - 横面打ち frapo flanke al vizaĝo per manoklingo jokomen uĉi

[redaktu] Vidu ankaŭ

Dosiero:Wikipedia puce.png Japana lingvo
Dosiero:Wikipedia puce.png Japana transskribado latinalfabete laŭ la Hepburn-a sistemo, plejparte uzata en tiu ĉi artikolo

Iaido

[redaktu] Eksteraj ligiloj

[redaktu] Anglalingvaj

• Aikikai foundation Fondaĵo Aikikai, oficiale agnoskita de la Japana registaro en 1940.
• Aikida respondaro

[redaktu] Francalingvaj

• Fédération française d'aikido et de budo (FFAB) Franca Federacio por Aikido kaj Budo, registo Nobuyoshi TAMURA

[redaktu] Japanalingvaj

• 財団法人 合気会 Fondaĵo Aikikai, oficiale agnoskita de la Japana registaro en 1940.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aikido sub la gloso Aikido

Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.



Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aikido sub la gloso Category:Aikido
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com