Transskribado Hepburn
El Vikipedio
Skribarto > Skriboj > Transliterumaj sistemoj > Sistemo Hepburn
La sistemon Hepburn de latinigado (ヘボン式, Hebon-shiki) elpensis usona misia kuracisto dum la 1860-aj jaroj por transskribi la sonojn de la japana lingvo en la latinan alfabeton (japane, "romazi"). Ĝi estas ofte uzata kaj en anglalingvio kaj en Japanio, kie pluraj junuloj familiariĝis je la Latina alfabeto per la studo de la angla lingvo, kaj tial trovas la literumadon de la Hepburn-sistemo pli kutimuma ol la oficiala Kunrei-normo de latinigado. Ankaŭ ekzistas neoficiala metodo por transskribi japanan kun esperantaj skribsistemo
Gravaj trajtoj:
- Vokaloj estas laŭ la eŭropa normo aŭ en Esperanto, ne prononcataj kiel en la angla: a, i, u, e, o
- Longaj vokaloj markiĝas per superstreko
- La konsonantoj estas ĝenerale laŭnormaj: k/g, s/z, t/d, n, h/b/p, m, y (j), r, w (ŭ), n' (silaba n estas n' antaŭ vokaloj, kaj n antaŭ konsonantoj, sed ofte m antaŭ m, b, kaj p)
- Duopaj konsonantoj markiĝas per duopigo de la litero
- Ĉe tiuj silaboj, kiuj konstruataj sisteme laŭ la japana silabaro enhavas "malĝustan" konsonanton por la nuntempa parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon:
- し: si -> shi (/Si/ ŝi)
- ち: ti -> chi (/tSi/ ĉi)
- つ: tu -> tsu (/tsu/ cu)
- じ: zi -> ji (/Zi/ ĵi)
- ぢ: di -> ji (/dZi/ ĝi)
- ふ: hu -> fu (/Fu/, proksimume fu)
- Simile, oni forigas la -y- ĉe:
- しゃ, しゅ, しょ: sya, syu, syo -> sha, shu, sho
- ちゃ, ちゅ, ちょ: tya, tyu, tyo -> cha, chu, cho
- じゃ, じゅ, じょ: zya, zyu, zyo -> ja, ju, jo
- ぢゃ, ぢゅ, ぢょ: dya, dyu, dyo -> ja, ju, jo
Oftaj variaĵoj de la sistemo Hepburn emas temi pri la longaj vokaloj:
- Tōkyō: Norma, kun superstrekoj
- Tôkyô: Cirkumfleksoj anstataŭ superstrekoj
- Tokyo: Longaj vokaloj kelktempe estas tute nemarkitaj
- Tookyoo: Longaj vokaloj povas esti duopigitaj
- Toukyou: Laŭ la literumado de la hiragana silabaro: longa o estas kutime ou, longa e kutime ei, la aliaj duobligitaj
Ĉi tiun lastan metodon oni foje nomas "wapuro"-stilo, ĉar oni tiel enirigas tekston en tekstredaktilo (wāado purosessā el la angla word processor) por aŭtomata konvertado al kana kaj kanji.
Kategorioj: Alfabeto | Japanoj | Sono | Kuracistoj | Usono