Glavo
El Vikipedio
Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo. Ofte ĝin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.
Eŭropaj glavoj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj kutime havas unueĝan kurbetan klingon.
Glavoj estis gravaj armiloj tra la mondo ekde ekutiligo de metaloj en la Bronzepoko ĝis post la Mezepoko, sed estas hodiaŭe uzataj ĉefe por sportaj celoj, anstataŭigite de pafiloj en batalo.
Pro sia formo glavo en Mezepoko kelkfoje akiris falosan simbolecon. ("Glavo kaj rozo.") Notindas ankaŭ la deduktebla religia simboleco de la fasonoj de la glavspecoj de la du krucmilitistaroj: krucecaj glavoj kontraŭ lunarkaj jataganoj.
Glavojn oni kutime trovas feraj aŭ ŝtalaj, sed el la Bronzepoko ankaŭ restas bronzaj glavoj. Por praktikado kaj ludado ankaŭ uzatas lignaj glavoj. Famas la fikciaj lumglavoj de la filmoj StarWars, kun ĉion-tranĉa lumradio eligebla el la tenilo, sed en la reala mondo oni (ankoraŭ) ne sukcesis konstrui tiajn.
Famaj glavoj el legendoj, mitologio, k.s.
- Ekscaliburo de Reĝo Arturo;
- Duridano de Rolando;
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.oakeshott.org
- http://mhewer.club.fr/FrCladio1.htm
- http://www.swordforum.com
- http://kitap.hakikatkitabevi.com